Subbaso estas plejparte ferma labioregistro je 16′ aŭ 32′ en la pedalverko de orgeno. Ĝi maloftege aperas kiel malferma registro. La konstrumaterialo estas plejparte ligno. La sono estas varma kaj baztona (do malriĉa je supratonoj), malhela kaj malklara.

Se subbaso kvintumas (la duodecimo elpaŝas la sonon), tio estas nedezirata efekto atestanta la malbonan kvaliton de la registro. Ferma subbaso 16′ enestas eĉ en la plimulto de la etorgenoj kun propra pedalverko kaj konsistigas la sonan bazon de la pedalaro.

Vidu ankaŭ redakti