Submara vulkano estas vulkano en parto de tera surfaco kovrita de akvo de marooceano. Ĝi estas fendo, el kiu magmo povas eliĝi.

Mapo de disdrivantaj krestoj kaj vulkanoj
Kusena lafo formita per submara vulkano
Submara vulkano, Okcidenta Mata, majo de 2009
Submara vulkano en la Markolo Bransfield, Antarkto
Subakva vulkano

Plejparo de nuntempaj vulkanoj situas en 3 ĉefaj vulkanaj terzonoj: pacifika, mediteraneo-indonezia kaj atlantika. Laŭ pritaksoj, submaraj vulkanoj faras je 3 ... 15 fojoj pli grandan entutan magman eligon ol nesubmaraj vulkanoj. La vasta plejparto situas proksime de areoj de tektona plata movado, konataj kiel oceanaj krestoj. Kvankam plejparto situas en profunda akvo, iuj ankaŭ ekzistas en malprofunda akvo kaj povas elĵeti materialon en aeron dum erupcio. Varmakvaj ventoj, situoj de abunda biologia agado, estas kutime trovataj proksime al submaraj vulkanoj.

La ekzisto de akvo povas grande aliigi la karakterizojn de vulkana erupcio kaj la eksplodojn faritajn per ĉi tiuj. Ekzemple, la pli granda varmeca konduktokapablo de akva kaŭzas, ke magmo malvarmiĝas kaj solidiĝas multe pli rapide ol en surtera erupcio, ofte iĝante vulkana vitro. Pli sube en oceanaj profundoj de proksimume 2200 metroj, kie la premo superas 218 atmosferojn, la kritan premon de akvo, ĝi povas jam ne boliĝi; ĝi iĝas superkrita fluaĵo. Sen boladaj sonoj, profundo-maraj vulkanoj estas malfacile detekteblaj je grandaj distancoj.

Lafo formita per submara vulkano estas sufiĉe malsama de surtera lafo. En kontakto kun akvo, solida krusto formiĝas ĉirkaŭ la lafo. Antaŭeniĝanta lafo fluas en ĉi tiun kruston, formanta ion kio estas konata kiel kusena lafo.

Sciencistoj ankoraŭ havas multon por lerni pri la situo kaj agado de subakvaj vulkanoj. La subakva vulkano Kolumbo en la Egea Maro estis esplorita en 1650, kiam ĝi eksplodis el la maro kaj erupciis, mortigante 70 homojn sur la apuda insulo Santorino. Poste Oficejo de Oceana Esplorado de NOAA fondusis misiojn por esplori submarajn vulkanojn. Rimarkinda inter ĉi tiuj estas la misio "Ringo de Fajro" al la Mariana Arko en la Pacifika Oceano. Uzante demalproksime stiratajn veturilojn, sciencistoj studis subakvajn erupciojn, lagojn de fandita sulfuro, kraterojn de nigraj fumantoj kaj eĉ maran vivon adaptitan al ĉi tiu profunda varma ĉirkaŭaĵo.

Multaj submaraj vulkanoj estas kutime trovataj kiel submaraj montoj. Ĉi tiuj estas tipe formitaj de estingiĝintaj vulkanoj, kiuj havas abruptajn deklivojn kaj estas kutime sur mara fundo de 1000 ... 4000 metroj de profundo. Ili estas difinitaj de oceanografiisto kiel sendependaj trajtoj, kiuj pligrandiĝas al minimume 1000 metroj pli supre la mara fundo. La kulminoj estas ofte je centoj aŭ miloj de metroj sub la surfaco, kaj estas pro tio konsiderataj esti en la profunda maro. Laŭ pritaksoj 30.000 submaraj montoj ekzistas sur Tero, kaj nur kelkaj estas studitaj. Tamen, iuj submaraj montoj estas ankaŭ nekutimaj. Ekzemple, dum kiam la montopintoj de submaraj montoj estas normale centojn de metroj sub de marnivelo, la submara monto Bowie en kanadaj pacifikaj akvoj altiĝas de profundo de proksimume 3000 metroj al 24 metroj sub mara surfaco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti