Suda nigra muŝkaptulo
La Suda nigra muŝkaptulo, Melaenornis pammelaina, estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas foje lokata en la genro Dioptrornis anstataŭ Melaenornis. Ĝi estas indiĝena de Afriko sude de la baseno de la rivero Kongo.
Suda nigra muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suda nigra muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melaenornis pammelaina (Stanley, 1814) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Plenkreskuloj de tiu specio estas tutnigraj, kiel tiuj de la tre proksima parenco la Norda nigra muŝkaptulo, sed tiu ĉi specio estas pli diketa kaj mallongvosta ol la norda samgenrano.
Tiu specio havas grandan teritorion de ĉirkaŭkalkulita etendo de 4,200,000 km². La tutmonda populacio ne estis ĉirkaŭkalkulita.
Referencoj
redakti- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51658, Melaenornis pammelaina, 14a Junio 2007. Malplej zorgiga.