Sanshiro Sugata

(Alidirektita el Sugata Sanshiro)

Sanshiro Sugata (姿三四郎 Sugata Sanshirō, konata ankaŭ kiel Judo Saga) estis la reĝisora premiero de la japana kinreĝisoro Akira Kurosawa. Unue elsendita en Japanio la 25an de marto 1943 fare de la kinstudioj Toho, la filmo estis poste prezentita en Usono la 28an de Aprilo 1974. La filmo estis bazita sur la romano samnoma verkita de Cuneo Tomita, nome filo de la elstara ĵudludanto Cunejiro Tomita. Ĝi sekvas la historion de Sanshiro, junulo kiu veturas al la urbo por lerni Ĵuĵicuon. Tamen, post sia alveno li malkovras novan formon de mem-defendo: nome Ĵudo. La ĉefa rolulo estas bazita en Saigō Shirō.[1]

Sanshiro Sugata
filmo
Originala titolo 姿三四郎
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1943, 25 mar. 1943, 28 apr. 1974
Ĝenro luktosporta filmo, historia dramo, agfilmo
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Muziko de Seiichi Suzuki
Rolantoj Shimura Takashi • Ranko Hanai • Denjirō Ōkōchi • Susumu Fujita • Ĝukiko Todoroki • Ichirō Sugai • Kokuten Kōdō • Yoshio Kosugi • Ryūnosuke Tsukigata • Akitake Kōno
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

Referencoj redakti

  1. Judoinfo. Alirita 2009.

Eksteraj ligiloj redakti