Suna elektrocentralo Arkimedo

Suna elektrocentralo Arkimedo (itale Centrale solare termodinamica Archimede) estas suncentralo kiu produktas sunan energion ĉe Priolo Gargallo proksime de Sirakuzo en Sicilio, Italio. La sekcio pri ciklo kombinita estis inaŭgurita en 2003, kaj la suna kampo la 14-an de julio 2010. La suna kampo estas la unua uzanta fanditan salon por varmo-transpaso kaj stokado, kiu estas integrita kun la kombinita cikla gasa instalaĵo. Ĝi uzas teknologion disvolvitan de ENEA kaj Suna Energio Arkimedo, komuna entrepreno inter Angelantoni Industrie kaj Siemens Energy. Arkimedo estas posedata kaj funkciigita de Enel.

Suna elektrocentralo Arkimedo
hybrid power station • gas-fired power station • combined cycle power station [+]
Koordinatoj37° 8′ 21″ N, 15° 12′ 57″ O (mapo)37.139048915.2158928Koordinatoj: 37° 8′ 21″ N, 15° 12′ 57″ O (mapo)

Suna elektrocentralo Arkimedo (Sicilio)
Suna elektrocentralo Arkimedo (Sicilio)
DEC
Suna elektrocentralo Arkimedo
Suna elektrocentralo Arkimedo
Lokigo de Sicilio en Italio
Map
Suna elektrocentralo Arkimedo
Vikimedia Komunejo:  Power plant Archimedes [+]
vdr

La loko nomiĝas "Arkimedo" (la fama loĝanto en la apuda granda greka helena urbo Sirakuzo) post la vicoj de grandegaj parabolaj speguloj uzataj por kapti la sunradiojn, kiuj memorigas la "brulajn spegulojn" kiujn laŭdire Arkimedo kutimis uzi kaj bruligis la romiajn ŝipojn sieĝantaj Sirakuzon dum la Sieĝo de Sirakuzo (214-212 aK). La ekzistanta elektrocentralo estas ĉirkaŭ 25 hektaroj (escepte de la suna kampo), kaj pligrandiĝas per la 11 hektaroj de lasuna kampo Arkimedo.