Sunenergia parko Benban

La sunenergia parko Benban (arabe حديقة بنبان للطاقة الشمسية) estas la grandega sunenergia produktejo en la okcidenta dezerto de Egiptio, en la provinco Aswan[1]. Sub normaj testkondiĉoj, la tuta sunsistemo havus nominalan produktadon en vatpinto (W p ) de 1.65 GW p . Sub fakta suna radiado, maksimumaj potencoj estas inter 1.6 GW kaj 2 GW[2] kaj atendeblas AC-potenco de proksimume 1,4 GW[3]. Tio signifas, ke la parko devus havi supozeblan kapacitfaktoron de 26 % ĉiujare liveru proksimume 3,8 TWh da elektra energio. Ĝi estas la plej granda suncentralo en Afriko[4] kaj unu el la plej grandaj suncentraloj en la mondo[4]- ekde 2019, sole la sunenergia parko Bhadla en Barato estis pli granda[5] . La parko enhavas entute 6 milionojn da sunpaneloj[4], kiuj estas grupigitaj en 41 elektrocentralaj areoj[6].

Vidu ankaŭ redakti

Ouarzazate (Maroko)

Referencoj redakti

  1. Forum on China-Africa Cooperation (2018-04-11) Egypt: China's Green Energy Company Starts Construction of Biggest Solar Plant in Egypt. Forum on China-Africa Cooperation via AllAfrica.com. Alirita 2018-04-23.
  2. (en) Farah Tawfeek, Egypt builds world’s largest solar park, Egypt Independent. Al-Masry Al-Youm daily, la 25-an de februaro 2018.
  3. (en) Philip Wolfe, An overview of the world’s largest solar parks, Pv magazine.Pv magazine group GmbH & Co. KG, Berlin, la 11-an de junio 2019,
  4. 4,0 4,1 4,2 (en) Jonathan Wells: Benban, Africa's largest solar park, completed. European Bank for Reconstruction and Development (EBRD), la 24-an de oktobro 2019
  5. (en) Top 5 Largest Solar Power Plants of the World | SolarInsure, la 4-an de novembro 2019.
  6. (en) Amy Nordrum, Egypt’s Massive 1.8-Gigawatt Benban Solar Park Nears Completion. Sun-soaked Egypt’s first utility-scale PV power plant—one of the world’s largest solar installations—is coming online. En: IEEE Spectrum > Energywise > Energy > Renewables. IEEE – Institute of Electrical and Electronics Engineers, la 17-an de septembero 2019.