Provinco Asuano
Asuano, en Esperanto malofte ankaŭ nomata Asŭan(o) aŭ Asvan(o) (arabe محافظة أسوان, latinliterigo Muḥāfaẓat Aswān respektive Muhafazat Asŭan) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 1 184 432 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Asuano. La provinca teritorio situas en la sudo de la lando, en la antikva regiono Supra Egiptio, je ambaŭ bordoj de la rivero Nilo.
provinco Asuano
| |
---|---|
arabe محافظة أسوان
| |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Asuano |
Areo | 679 km² |
Loĝantaro | 1 184 432 |
ISO-kodo | EG-ASN |
![]() provinca flago
| |
La provinco limas norde je la provinco Kina, oriente je la provinco Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar), sude je la ŝtato Sudano kaj okcidente je la provinco al-Ŭadi al-ĝadid. Parto de la provinca teritorio estas la Naserlago kaj la Alta Baraĵo de Asuano, kaj la plej orienta parto de la provinco jam estas parto de la dezerto Saharo.
UrbojRedakti
- Edfu (arabe إدفو, Idfū)
- Kom Ombo (كوم أمبو, Kūm Umbū)
- Darau (دراو, Darau)
- Asuano (أسوان, Aswān)
- Abu Simbel (أبو سمبل, Abū Simbal)
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala provinca retejo (jen angle) Arkivigite je 2007-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
Aleksandrio (al-Iskandarija) • Asjut • Asuano • Beni Suef (Bani Suŭaif) • Buhajra (al-Buhaira) • Dakahlija (ad-Dakahlija) • Dumjat • Fajum (al-Fajum) • Garbija (al-Gharbija) • Gizo (al-Ĝiza) • Helŭan • Ismailija (al-Ismaʿilija) • Kafr aŝ-Ŝejĥ • Kairo (al-Kahira) • Kaljubija (al-Kaljubija) • Kina • Luksoro (al-Uksur) • Matruh • Minja (al-Minja) • Minufija (al-Minufija) • Norda Sinajo (Ŝimal Sina) • Nova Valo (Al-Ŭadi al-ĝadid) • Port Said (Bur Saʿid) • Ruĝa Maro (al-Bahr al-ahmar) • Saŭhaĝ • 6-a de Oktobro (As-Sadis min Uktubar) • Suda Sinajo (Ĝanub Sina) • Suezo (as-Suŭais) • Ŝarkija (aŝ-Ŝarkija)