Surfaca ŝipo (aŭ surfaca marveturilo) estas elemento kiel militŝipo kiu estas dezajnita por marmilito por funkciigi ĉe la akvosurfaco, per siaj propraj armiloj. Ili estas ĝenerale ŝipoj konstruitaj por lukti kontraŭ aliaj ŝipoj, submarŝipojaviadiloj, sed ankaŭ kontraŭ tero, kaj povas plenumi ankaŭ aliajn kelkajn misiojn kiaj kontraŭ-narkotaj operacoj kaj maraj malpermesoj. Ties unuarangaj intencoj estas atingi spacon, aeron, surfacon, kaj submerĝitajn celojn pere de armiloj uzitaj el la propra ŝipo, pli ol per alimaniere portitaj rimedoj.[1]

La termino estas ĉefe uzata por aludi ajn modernan marveturilan tipon kiu ne estu submarŝipo; kvankam "surfaca ŝipo" povus gami laŭ grando el tute malgranda kutro al enorma aviadilŝipo, sed kies armiloj kaj taktikoj estas iome komunaj, pli ol por submerĝitaj marveturiloj. Tiuj estas pli malkutimaj kaj tre diferencaj el krozŝipoj kaj aliaj ŝipoj.

Surfacaj ŝipoj estas ekzemple krozŝipoj, destrojeroj, fregatoj, kaj korvetoj, kaj kelkaj eksmodaj tipoj kiaj batalŝipoj kaj batalkrozŝipoj. Tiu kategorio ne inkludas kutime aviadilŝipojn, amfibiajn atakŝipojn, kaj minserĉilojn, ĉar tiuj ĝenerale ne uzas surŝipajn armosistemojn (t.e. aviadilŝipoj ĝenerale atakas nur per siaj aviadiloj kaj ne rekte per ili mem, kaj minserĉiloj ne estas ĉefe atakŝipoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Naval Transformational Roadmap Arkivigite je 2007-02-03 per la retarkivo Wayback Machine. Office of Naval Research Alirita la 2009-08-29.