Surjapet
Surjapet (telugue సూర్యాపేట) aŭ Surjapeta aŭdu, estas urbego, municipo en meza-orienta Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Enirejo de Telangana".
Surjapet | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo en Barato ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 508213 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 805 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 450 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 9′ N, 79° 37′ O (mapo)17.1579.6167Koordinatoj: 17° 9′ N, 79° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 571 m [+] | ||
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Suryapet_City_Overview.jpg/220px-Suryapet_City_Overview.jpg)
Geografio
redaktiSurjapet situas sur montetaro en averaĝa alteco de 178 metrojn de la marnivelo. Naligonda kaj Miryalaguda troviĝas po 38, Khammam 55, Varangal 91, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 125, Mumbajo 748, Kolkato 1095, tutlanda ĉefurbo Delhio 1301 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiLaŭ la censo en 2011 Surjapet havis populacion de 106 805 [2]. Fine de la 2000-aj jaroj Surjapet atingis la internacian kvalifikon urbego (Pli granda, ol cent mil). La legopovo estas 84,88 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo 74,04 %.
Historio
redaktiHistoria loknomo de Surjapet estis Bhanupuri. Dum la jarcentoj pluraj dinastioj regis en la urbo. Surjapet akiris triagradan municipan statuson en 1952, duagradan en 1984, unuagradan en 1998. Suryapet estis premiita la "Plej pura urbo" en Suda Hindio fare de la ministerio en 2017.
Lingvoj
redaktiLa plej grava kaj oficiala lingvo en Surjapet estas la telugua, sed la instruaj lingvoj estas ankaŭ la urdua kaj la angla.
Religioj
redaktiEn Surjapet vivas hinduoj (90%), muslimoj 8% kaj kristanoj 2%.
Edukado
redaktiEn Surjapet universitato mankas.
Klimato
redaktiEn Surjapet jare pluvas averaĝe po 821 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-januaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 21-32 °C.
Trafiko
redaktiSurjapet ne havas fervojan ligon, sed 6 vojoj atingas la urbegon. Ĉe la proksima rivero ponto helpas la trafikon. Ene 3 aŭtobusaj stacidomoj funkcias. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.
Vidindaĵoj
redakti- ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
-
Templo
-
Templo
-
Restoracio