Inspiraj vikioj: [1]; [2]

Ekleziuloj surmetantaj blankan surpliseton.

Surpliseto estas ĝis mezkrura longa liturgia ornato kiun konstituas, kutime, linaĵa teksaĵo kaj puntoj kaj brodaĵoj. Simila, laŭforme kaj laŭfunkcie, al la surpliso distingiĝas pro formo aŭ brodado pli riĉa kaj elegantaj kaj pro la mallarĝaj kaj ĝispojne longaj manikoj. Ĝenerale la manikoj estas ene subŝtofitaj ruĝkolore aŭ blankkolore (ĉikaze por la papo) kaj sin presentas fermita ĉe la kolo per kroĉilo aŭ rubando, (elementoj tiuj kiuj ne ornamas la surplison).

Uzo redakti

 
19-a jarcento Flandra katolika surpliseto kun supre la antikva malteleto riĉe brodita sur "tombolo".

Surpliseto estas vestita sur la ĥora vesto de la papo, de la kardinaloj, de la episkopoj, de prelatoj de la Papaj Kongregacioj de la Roma Kurio kaj Oficoj de la Roma kurio kiuj ne havas la episkopan dignecon, de la “aŭskultantoj” de la Tribunalo de la Roma Rota kaj da diversaj funkciuloj laŭ normoj aŭ tradicioj. Ne nur, sed ĝi povas esti surmetita de kiu ajn klerikulo kiu, se ŝarĝita per apartaj oficaj funkcioj, rajtas surmeti manikojn subŝtofitajn laŭ la rango. Tamen, precipe post la lasta reformo inspirita de la Dua Vatikana Koncilio, surpliseto povas esti sumentita de kiu ajn presbitero sendistinge.

La papo, la kardinaloj kaj episkopoj surmetas surpliseton sub la brustpelerino, male la prelataro ĉi-supre menciitaj sub la pelerino.

Uzo de la surpliseto en la Anglikana Eklezio redakti

En la Eklezio de Anglio la surpliseto estas propraĵo de la episkopoj, surmetenda en ĉiu momento de ilia paŝtista agado en la preĝejoj kaj ankaŭ en ceremonioj de neeklezia speco, ekzemple kiam ili partoprenas en seancoj de la Ĉambro de Lordoj. Ĝi povas esti surmentita kun stolo kaj Mitrao ankaŭ okaze de solenaj civilaj-religiaj ceremonioj kiel reĝaj geedziĝoj kaj baptoj, kronado kaj funebroj de anglaj reĝoj.

 
Tiama Ĉefepiskopo de Canterbury, Rowan Williams dum vizito en Hindujo en 2010. Anglikanaj lokaj episkopoj surmetas la plej komunajn manikojn krispigitajn.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [3][rompita ligilo] Liturgiaj ornato de diversaj kristanaj eklezioj.

Vidu ankaŭ redakti