Susinos del Páramo

Susinos del Páramo [suSInos delPAramo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga.

Susinos del Páramo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 3° 56′ U (mapo)42.471111111111-3.925Koordinatoj: 42° 28′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 905 m [+]
Areo 11,454 km² ( 114 5.4 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Susinos del Páramo (Provinco Burgoso)
Susinos del Páramo (Provinco Burgoso)
DEC
Susinos del Páramo
Susinos del Páramo
Situo de Susinos del Páramo
Susinos del Páramo (Hispanio)
Susinos del Páramo (Hispanio)
DEC
Susinos del Páramo
Susinos del Páramo
Situo de Susinos del Páramo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Susinos del Páramo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,454 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 el 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 30 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur la deklivaro de Paramillo.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Vincento.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Kelkaj historiistoj asertas, ke la frua nomo estis nue "Páramo" kaj (moz)araboj aldonis Susinos (en araba kun signifo "inter lilioj"), ĉar ili enkondukis la kultivon de lino, ĉe kio abundis lilioj. Alia atesto de la araba influo en Susinos venis el la komponisto Antonio de Cabezón, kiu diris, ke la muziko de la mesoj en Susinos "havas fortan araban guston".

Historie ludis gravan rolon la kultivo de lino, kaj sekve la industrio de teksado, preskaŭ ĉe ĉiu familio. Susinos estis centro de la proksimaj loĝlokoj kiel Manciles, Tobar, Avellanosa kaj Villorejo, ĉar tiam estis forĝejoj, ŝufaristoj barbiroj ktp.

Susinos del Páramo formis parton de la komunumaro de Valle y Cuadrilla de Santibáñez (Sankta Johano) en la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Vincento kaj etnografia muzeo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti