La Suzaj nuptoj estis amasa nupto aranĝita de Aleksandro de Macedonio en 324 a.K. en la Persia urbo de Suzo.[1]

Aleksandro la Granda edziĝas al Statira kaj Hefestiono edziĝas al la fratino de Statira, nome Dripeto, ĉe Suzo.

Aleksandro intencis simbole unuigi la persian kaj macedonian kulturojn, prenante persian edzinon li mem kaj celebrante amasan nupton kun persa ceremonio kun siaj oficiroj, por kiuj li aranĝis geedziĝojn kun persaj nobelulinoj.[2] Tiu unuigo ne estis nur simbola, ĉar la novaj idoj estos infanoj de ambaŭ civilizoj.

Aleksandro estis jam edzo de Roksano, nome filino de estro de Baktrio, sed Macedoniaj kaj Persiaj kutimoj permesis kelkajn edzinojn. Aleksandro mem edziĝis al Statira (foje nomata Barsine, sed malkonfuzenda kun Barsine, edzino de Memnon), la plej aĝa filino de Dario, kaj, laŭ Aristobulo de Kasandreja, kun alia kroma edzino, Parisato, la plej juna filino de Artakserkso la 3-a.[3] Al Hefestiono li donis Dripeton; ankaŭ ŝi estis filino de Dario, do fratino de sia edzino, ĉar li volis ke la gefiloj de Hefestiono estu liaj propraj genevoj. Al Seleŭko li donis Apama, nome filino de Spitamenes la Baktria, kaj same al aliaj kompanoj la filinojn de la plej elstaraj Medoj kaj Persoj, okdek entute.

Referencoj redakti

  1. Worthington, Ian. (2012) Alexander the Great: A Reader. Routledge, p. 46. ISBN 978-1136640049.
  2. pothos.org - Drypetis, daughter of Darius and wife of Hephaestion. Arkivita el la originalo je 2011-06-08. Alirita 2016-12-05.
  3. Alexander the Great: the marriages at Susa. Arkivita el la originalo je 2016-08-26. Alirita 2016-12-05.