Svetlana

virina persona nomo

Svetlana (ruse Светлана, prononcate same kiel en Esperanto) estas virina rusa propra nomo. Ĝi estas, inter rusaj virinaj nomoj, la ununura kiu estiĝis de la rusa literaturo komence de la 19-a jarcento kaj vaste uziĝas ankoraŭ nune. Pasintece oni supozis, ke la nomo havas malnovslavanmalnovrusan devenon; tamen tiuj teorioj neniam pruviĝis.

La nomo estis unuafoje elpensita de A. Ĥ. Vostokov en «olda romanco» nomita «Svetlana kaj Mstislav» (de la 1802-a jaro); pli vastan famon la nomo poste akiris post la eldono de la balado «Svetlana» fare de la poeto-romantikisto Vasilij Ĵukovskij. Dum la 19-a jarcento ĝi iom post iom eniris la ĉiutagan rusan kulturon, samtempe perdante ligojn al balado kaj trajtojn de artefarita, literaturo nomo. En la 19-a jarcento oni nomis ŝipojn kaj entreprenojn Svetlana; tamen, ĝi ne povis fariĝi plenforma persona nomo pro la tiama konservativismo en rusa socio pri nomado.

La nomo Svetlana fine eniris plenrajtan, plenforman uzadon nur post la Oktobra Revolucio, kiam oni nuligis la ortodoksekleziajn limigojn pri nomado de ĵusnaskitoj. Rimarkindan rolon je ĝia popularigo ludis tio, ke la ununura filino de Josif Stalin nomiĝis Svetlana. Dum la soveta epoĥo — ĉefe ekde la 1930-aj jaroj ĝis la 70-aj — la nomo akiris grandan popularecon kaj konsideriĝis kiel indiko de altstato en socio. Sed ĝia uzofteco subite malkreskis kaj jam en la 80-aj pro trouzo oni ekkonsideris ĝin eĉ malprestiĝa.

En la 1943 jaro, la rusortodoksa eklezio fine agnoskis la nomon kaj igis ĝin permesita je bapto.

Similaj nomoj redakti

Dum la 1920-aj jaroj naskiĝis vira ekvivalento, Svetlan (ruse Светлан), kiu neniam atingis vastan uzadon, kaj kelkaj aliaj simildevenaj (kaj eĉ malpli oftaj) viraj nomoj kiel, ekzemple, Svet, Svetoslav, Svetlomir, Svetozar.