Swami Agnivesh

barata spirita gvidanto kaj verkisto, homrajta kaj socia aktivulo

Swami Agnivesh - hindie स्वामी अग्निवेश, ofte nur nomata Agniveŝ, naskiĝis la 21-an de septembro 1939 en Sakti, Srikakulam, Andra-Pradeŝo, Brita Hindio, mortis 80-jara la 11-an de septembro 2020 en Nov-Delhio - estis homrajta kaj socia aktivulo en Barato. Li estis spirita gvidanto kaj verkisto kiu laboris pri kelkaj sociaj aferoj, inkluzive de infanoj kaj deviga laboro, la inkludo de "netuŝebluloj" en hinda religiema socio, la rajtoj de virinoj, kaj religia toleremo kaj repaciĝo. Li fondis kaj prezidis la Bandhua Mukti Morcha (BMM, angle nomata Bonded Labor Liberation Front, en traduko "liberiga fronto de ligita laboro"), kiu certigis la liberigon de pli ol 172 000 barataj laboristoj kaj helpis krei kelkajn sindikatojn. En 2004 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Swami Agnivesh
Persona informo
Naskonomo Vepa Shyam Rao
Naskiĝo 21-an de septembro 1939 (1939-09-21)
en Sakti, Srikakulam, Andra-Pradeŝo, Brita Hindio
Morto 11-an de septembro 2020 (2020-09-11) (80-jaraĝa)
en Nov-Delhio,  Barato
Lingvoj hindia
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato
Alma mater Universitato de Kolkato
Okupo
Okupo verkisto • socia laboristo
TTT
Retejo http://www.swamiagnivesh.com/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti