Szczecin Niebuszewo
![]() |
Tiu artikolo priskribas fervojstacion. Vidu ankaŭ: Niebuszewo - setlejo de Szczecin. |
Szczecin Niebuszewo (germane: Stettin Zabelsdorf[1]) estas fervoja stacidomo en la pola urbo Szczecin. Ĝi situas ĉe la strato de Eliza Orzeszkowa 28a en la norda parto de la setlejo Niebuszewo-Bolinko. Ĝi troviĝas sur la linio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński, 8,3 km de la stacidomo Szczecin Główny. Ekde la 30-a de septembro 2002[1], la linio 406 kaj tiu stacidomo estas fermitaj al paŝagera servo.
Szczecin Niebuszewo | |||
---|---|---|---|
![]() Konstruaĵo de la stacidomo en la jaro 2021
| |||
Situo | |||
Lando | ![]() | ||
Loko | Szczecin | ||
Geografia situo | 53° 26′ 54″ N, 14° 33′ 15″ O (mapo)53.44828055555614.554133333333Koordinatoj: 53° 26′ 54″ N, 14° 33′ 15″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | ne | ||
Trakoj | 13 | ||
Kajoj | 1 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1927 | ||
Aktuala stato | fermita al paŝagera servo | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | PKP PLK | ||
Linioj |
| ||
Ligita transporto | tramo, aŭtobuso | ||
La nuntempa konstruaĵo de la stacidomo estis konstruita en la jaro 1927[1]. Post finkonstruado de la stacidomo, ĝi akiris nomon Stettin Zabelsdorf. Post la Dua Mondmilito, ĝi akiris nuntempan nomon Szczecin Niebuszewo.
Kiel parto de la konstruado de la Metropola Fervojo de Szczecin estas planita la renovigo de ĉi tiu stacio.[2]
Interkonektoj redakti
Ĉe la stacidomo situas la komencaj haltejoj de tramlinioj kaj buslinioj; ili havas la nomon Dworzec Niebuszewo. Fronte de la stacidomo lokiĝas la taksihaltejo.
Tramoj redakti
Aŭtobusoj redakti
- 51
- 78
- 87
Fervojlinioj redakti
Linio 406 Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński (8,311 km) | ||
distanco: 2,262 km
|
distanco: 1,114 km
| |
Linio Szczecin Niebuszewo – Szczecin Grabowo (0,000 km) | ||
Szczecin Grabowo
distanco: 1,495 km
|
Vidu ankaŭ redakti
- Szczecin
- stacidomo Szczecin Główny
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Zapomniana stacja kolejowa, która jeszcze wróci do łask. Arkivita el la originalo je 2015-07-07. Alirita 2015-07-07.
- ↑ skm.szczecin.pl - Szczecin Niebuszewo
Eksteraj ligiloj redakti
- Szczecin Niebuszewo en Pola Tutlanda Fervoja Bazo - bazakolejowa.pl