Szentendre-insulo
Szentendre-insulo estas insulo 38 km longa en Danubo. Ĝi situas en departemento Pest kaj disigas Danubon en larĝan brakon orientan kaj malpli larĝan okcidentan. Per sia areo de ĉ. 56 km² ĝi estas la dua plej granda insulo de Hungario (post insulo Csepel).
Szentendre-insulo | ||
---|---|---|
![]() Norda parto de la insulo (maldekstre) | ||
Akvejo | Danubo | |
Geografia situo | 47° 42′ N, 19° 6′ O (mapo)47.719.1Koordinatoj: 47° 42′ N, 19° 6′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 38 km | |
Larĝo | 3,8 km | |
Areo | 56 km² | |
Ĉefa loko | Pócsmegyer | |
La insulo estas parto de la nacia parko Duna-Ipoly. Ĝi komenciĝas iom malsupre de Visegrad kaj etendiĝas preskaŭ ĝis Budapeŝto. Sur la insulo situas jenaj vilaĝoj (de nordo):
- Kisoroszi
- Tótfalu
- Pócsmegyer kaj Surány
- Szigetmonostor kaj Horány
Plurloke pramŝipoj ligas la insulon al la bordoj:
- Okcidenta bordo:
- Kisoroszi – Szentgyörgypuszta (Dunabogdány)
- Pócsmegyer – Leányfalu
- Szigetmonostor – Szentendre
- Orienta bordo:
Megyeri-ponto (Megyeri-híd) ĉe la suda fino ligas la insulon al ambaŭ bordoj; alia ponto (Tildy Zoltán híd) sur la okcidenta brako ligas la du partojn de Tahitótfalu: Tahi sur la okcidenta bordo kaj Tótfalu sur la insulo.