T-34

(Alidirektita el T-34/76)

T-34 estis soveta meza tanko evoluinta dum interŝanĝo de la 30-aj jaroj kaj la 40-aj jaroj. En la tempo de sia estiĝo ĝi estis la plej bona meza tanko en la mondo. En la tempo de la komenco de operaco Barbaroso ne ekzistis germana tanko, kiu povus al ĝi sukcese stariĝi en batalo - ĝi tre superis ĉiujn per la armilekipo kaj per blendaro, plimulto eĉ nekapablis entute endanĝerigi ĝin. Ofta ĝeneraliga aserto, ke temis pri la plej bona meza tanko de la Dua Mondmilito estas ja disputebla, sed la aserton, ke tio estis la plej bona meza tanko de la jaroj 1940/1941 kaj la tanko, kiu helpis al Sovetunio venki la Grandan patriotan militon, ne eblas sufiĉe bone dubigi.

T-34
(datoj por versio T-34/85)

T-34/85 - en Muzeo de Blindés en Saumur (Francio)

Baza karakteristiko
Homekipo 5
Longo 6,75 m
Larĝo 3,00 m
Alto 2,45 m
Maso 30,9 t
Blendo kaj armilekipo
Blendo 20-70 mm
Ĉefarmilo 85mm kanono (ZiS-S-53)
Sekundaraj armiloj 2x 7,62mm mitralo DT
Movumo kaj movo
Movumo forka 12cilindra kvartempa per akvo fridigita dizelmotoro V-12, kun povumo 500 k (367,75 kW)
Risortigo tipo Christie
Maks. rapideco 55 km/h
Proporcio povumo/maso 16,2 hp/tunoj
Veturdistanco 465 km
vdr

Produkta historio redakti

La T-34 originas, deriviĝas el usona prototipo, dizajnita de J. Walter Christie, kiu forvendis ĝin al Sovetunio, post kiam la Usona armeo rifuzis aĉeti ĝin. (Ili uzis la Cristi-pendigaĵon?).

La registaro komencis ellabori prototipon en 1936, kiu komplete pretiĝis en 1939. Larĝskala produktado ekis en 1940.

Oni produktis inter 1940 kaj 1944 pli ol 35000 T-34/76 tankojn. La T-34 estis produktita en du gravaj varioj, la T-34/76 kun 76-mm-a kanono kaj T-34/85 kun 85-mm-a kanono. Postmilite T-34-produktado en la Sovetunio malgrandiĝis en 1946 kaj estis anstataŭgita per la produktoj de T-44 kaj T-54. La produktado de T34 reekis en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio, kie oni produktis multajn T-34/85 en la 1950-aj jaroj.

Varioj redakti

  • T-34/76A – Produkta modelo en 1940
  • T-34/76B - Produkta modelo en 1941 kun pli peza kiraso kaj kirasturo.
  • T-34/76C - Produkta modelo en 1942 kun pli peza kiraso kaj redizajnita kirasturo.
  • T-34/76D - Produkta modelo en 1943 kun veldita kirasturo.
  • T-34/76E - Produkta modelo en 1943 kun komandanta kupolo.
  • T-34/76F - Produkta modelo en 1943 kun muldita tipo de T-34/76D kirasturo.
  • T-34/85 - Produkta modelo en 1943 kun 85-mm-a kanono kaj plibonigita kirasturo.

La T-34-a ĉasio estis uzata kiel bazo por mem-movaj armilaroj kiel SG-122 kaj SU-85.

Milita historio redakti

La T-34 estas ofte uzata kiel simbolo de la soveta rezistado kaj la germana orgojlo. La ekapero de T-34 sur la milita kampo en 1941 estis granda surprizo por la germanaj komandantoj. Ĝi estis pli rapida, pli bone armita (50mm estis la dominanta kalibro de la germanaj tankaj kanonoj) kaj havis pli bonan kirasan protekton, danke al la teknika evoluigo de dekliva kiraso.

Fakte, la direkta batalo inter tankoj okazis tre rare; la plej granda perdo originis el loĝistikaj kaj mekanikaj perturboj (50 % de sovetaj tankoj ĉe komenco de la germana invado), artileria kaj aeratako, kontraŭ-tankaj armiloj kaj poste mem-movaj armilaroj kaj tank-detruigiloj.

Komence de la milito, nur ĉ. 10 % de la sovetaj tankoj estis T-34-varioj, tiu procento kreskis al 50-60 % ĝis somero 1943. Tiam T-34-tankoj anstataŭis la malnovajn modelojn kaj estis grandnombre produktataj. La pli pezaj sovetaj tankoj (kiel IS-1 kaj IS-2) estis pli bone armil-ekipitaj kaj kirasitaj ol T-34.

La forte ekipita T-34/85 havis gravan rolon en la venko de la aliancanoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Tankoj de Sovetunio dum la Dua Mondmilito