Alphatorquevirus

(Alidirektita el TT-viruso)

Alphatorquevirus estas genro de virusoj de la familio Anelloviridae, en la grupo II de la klasigo de Baltimore. Ĝi enhavas multajn tipajn speciojn de la viruso iam konata kiel TTV, el angla transfusion transmitted virus, aŭ torque teno virus, SENV, SANBAN, kaj aliaj.[1] La genro enhavas 29 speciojn, kiel la tipa specio Torque teno virus 1. La 29 specioj kunhavas la saman nomon, numeritaj 1-29, kaj pro tiu tialo la esprimo "torque teno viruses" (TTV) estas uzita interŝanĝe kun "Alphatorquevirus".

Notoj redakti

  1. Biagini P (2009). "Classification of TTV and related viruses (anelloviruses)". Curr. Top. Microbiol. Immunol. 331: 21–33. doi:10.1007/978-3-540-70972-5_2. PMID 19230555.