Tabanera de Valdavia

Tabanera de Valdavia [tabaNEra debalDAbja] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Tabanera de Valdavia eble povas esti komprenata etimologie kiel Tabanejo de Valdavia, alude al la subkomarko.

Tabanera de Valdavia
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34473
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 4° 42′ U (mapo)42.646388888889-4.6919444444444Koordinatoj: 42° 39′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 983 m [+]
Areo 21,46 km² (2 146 ha) [+]
Tabanera de Valdavia (Provinco Palencio)
Tabanera de Valdavia (Provinco Palencio)
DEC
Tabanera de Valdavia
Tabanera de Valdavia
Situo de Tabanera de Valdavia
Tabanera de Valdavia (Hispanio)
Tabanera de Valdavia (Hispanio)
DEC
Tabanera de Valdavia
Tabanera de Valdavia
Situo de Tabanera de Valdavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabanera de Valdavia [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 24 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 85 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio estas de 15a de Majo 1219, ene de la dokumentaro de la monaĥinejo de Santa Eufemia de Cozuelos, en kiu iu Doña Juana donas al la monaĥinejo kaj al la Ordeno de Santiago la heredaĵon kiun ŝi posedas en Tabanera.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Santiago.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti