Tafelspitz

boligita bovidaĵo aŭ bovaĵo en buljono, servita kun miksaĵo de hakitaj pomoj kaj kreno

Tafelspitz (germane Tafelspitz, laŭlitere kun la signifo pinto (de viando) por la tablo) estas boligita bovidaĵo aŭ bovaĵo en buljono, servita kun miksaĵo de hakitaj pomoj kaj kreno. Ĝi estas konsiderita kiel la nacia plado de Aŭstrio[1] kaj estas same populara en la najbara germana ŝtato de Bavario[2][3].

Tafelspitz

Francisko Jozefo la 1-a, Imperiestro de Aŭstrio, estis granda amanto de Tafelspitz. Laŭ la oficiala kuirlibro de 1912 utiligita en hejmscienclernejoj de la Aŭstro-hungara-Imperio, "la privata tablo de lia majesto neniam estas sen bona peco de boligita bovaĵo, kio estas unu el liaj favoratpladoj."

Tafelspitz estas boletita kune kun radikfruktoj kaj spicoj en la buljono. Ĝi estas kutime servita kun rostitaj tranĉaĵa terpomo kaj miksaĵo de hakitaj pomoj kaj kreno aŭ acidkremo miksita kun ŝenoprazoj[4].

Tranĉo redakti

 
Tafelspitz situas ĉe numero 13.

Tafelspitz estas aŭstra nomo de la vianda tranĉo kiu estas uzita, kutime de juna virbovo. Tiu tranĉo estas tipe konata en Usono kiel Standing RumpTop Round, depende de la nomenklaturo de tranĉoj uzitaj. La brita tranĉo estus nomita Topside.. Ĝi estas la supra malantaŭa fino de la brutaro kie la vosto originas.

Literaturo redakti

  • Ingrid Haslinger: Tafelspitz und Fledermaus. Die Wiener Rindfleischküche, Verlag Mandelbaum, Wien 2005, ISBN 3-85476-167-8. germane
  • Richard A. Zahnhausen: Was aß Baron von Trotta wirklich zu Mittag? Anmerkungen zum Tafelspitz und zur longue durée des gekochten Rindfleisches in der Wiener Küche. In: Wiener Geschichtsblätter 58, 2003, ISSN 0043-5317, S. 81–93. germane

Referencoj redakti

  1. Artikel bei Spiegel Online
  2. Erhard Gorys: Das neue Küchenlexikon. München, dtv. (2001)
  3. Tafelspitz im Duden
  4. Migrosmagazin: Siedfleisch mit Gemüse

Eksteraj ligiloj redakti