Tago de Kriptologio

Tago de Kriptologio (pole: Dzień Kryptologii) – festo celebrata la 25-an de januaro, fiksita en 2007 de Matematika kaj Komputada Fakultato de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań.

Starigo de la festo okazis en la 75-an datrevenon de la rompo de ĉifro de la germana ĉifranta maŝino Enigma, uzata komerce en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tion faris la 14-an de decembro 1932 tri polaj matematikistoj kaj kriptologoj, diplomitoj de Matematika-Naturscienca Fakultato de UAM: Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski, tiutempe laborantaj en Ĉifr-Oficejo de Ĉefa Stabo de Pola Militistaro.

Tiu ĉi tago estas esprimo de omaĝo al la tri sciencistoj kaj diplomitoj de UAM, kiuj per sia atingo kontribuis al postaj sukcesoj de Aliancanoj en batalo kun hitleranoj dum la dua mondmilito kaj samtempe al limigo de nombro da mortaj viktimoj. Historiistoj de la dua mondmilito asertas, ke ilia atingo mallongigis la militon je 3 jaroj. Unu militjaro signifis 10 milionojn da viktimoj, do la rompo de la Enigma povis savi ekziston de ĉ. 30 mln. Ĝuste poloj kreis la fundamenton de ĉifrado, pri kio ili povis montri sian kontribuon nur en la 70-aj jaroj. Britoj oficiale rekonis ilian kontribuon post aliĝo de Pollando al NATO en 1999.

En 2000 ili ricevis postmorte, unu el la plej altaj polaj civilaj distingoj, la Ordenon de Blanka Aglo.

La 25-a de januaro 2008, „Tago de Kriptologio”, komencis ciklon de ĉiujaraj lekcioj de ilia nomo pri komputado, al kies kreo ili signife kontribuis. Dum la tago, antaŭ inaŭguro de lekcioj, okazas solena meto de floroj antaŭ monumento al la kriptologoj, troviĝanta fronte al la Kultur-Centro „Zamek” (Kastelo), kie dum antaŭmilita periodo estis Matematik-Naturscienca Fakultato de UAM. La monumento estis malkovrita la 10-an de novembro 2007.

Bibliografio redakti