Tago de Samrajta Pago

La Tago de Samrajta Pago, ofte anglalingve nomata Equal Pay Day (EPD), estas internacia memortago kies celo estas konsciigi pri la daŭre ne plene forigita maljusteco ke por sama laboro viroj statistike ricevas pli altan salajron ol virinoj. La memortago celebriĝas en multaj landoj, sed en malsamaj tagoj. En iuj landoj estas fiksa, arbitre elektita tago, ekzemple en Usono la 15-a de aprilo, aŭ en Hispanio la 22-a de februaro. En multaj aliaj landoj ĝi simbole bildigas la statistikan diferencon inter viraj kaj virinaj salajroj por samspeca laboro, kaj sekve povas ŝanĝiĝi laŭ jaro. Ekzemple en Germanio kalkuliĝis, ke la absoluta diferenco de viraj kaj virinaj salajroj en 2013 kaj 2014 estis 22 procentaĵoj, kio trakalkuleblas al 80 kalendaraj tagoj - la 80-a tago de la jaro estas la 21-a de marto, kaj sekve en tiuj jaroj tiulande la memortago celebriĝis la 21-an de marto; en antaŭaj jaroj ekde 2009 estis iom aliaj tagoj en marto. En pliaj landoj la memortago simbole aŭ laŭ statistika kalkulo reprezentas la kalendaran tagon, ekde kiu la virinoj en la koncerna kalendara jaro kvazaŭ "laboras sensalajre" - tie do la Tago de Samrajta Pago situas relative fine de la jaro, kaj se la statistika maljusteco inter vira kaj virina salajroj por samspeca laboro malgrandiĝus, la memortago ŝoviĝus al ĉiam pli granda proksimeco de la jarfino, kaj en kazo de plena statistika egaleco simple malaperus.

Flago pri la Tago de Samrajta Pago la 21-an de marto 2014 en Alsbach (Germanio)
Equal Pay Day 2014 en Hanovro

La Tago de Samrajta Pago naskiĝis en 1966 en Usono; kaj iom post iom vastiĝis al pliaj landoj. Ekde 2004 ĝi regule celebriĝis en Belgio kaj sekve ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropa Unio; ekde 2011 krome la Eŭropa Komisiono oficialigis tuteŭropan Tagon de Samrajta Pago, kiu kalkuliĝis laŭ la sama maniero kiel la memortago en Germanio, sed baze de la statistika diferenco inter viraj kaj virinaj salajroj en la tuta Eŭropa Unio: en 2013 kaj 2014 la diferenco en Eŭrop-Unia averaĝo estis 16,2 procentaĵoj, trakalkulebla al la 59-a kalendara tago, kaj en 2013 kaj 2014 la tuteŭropa memortago sekve okazis la 28-an de februaro,[1] iom pli ol semajnon antaŭ la internacia tago de virinoj la 8-an de marto. Internacie, la tagon aparte subtenas la internacia federacio de komercantaj kaj profesiaj virinoj, angle International Federation of Business and Professional Women (mallonge BPW International).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti