Tago de la Venko super Japanio

La Tago de la Venko super Japanio (konata ankaŭ kiel V-J Tago, Tago de la Venko en Pacifiko, aŭ V-P Tago) estas la tago en kiu Imperia Japanio kapitulacis en la Dua Mondmilito, fakte komplete finigante la militon. La termino estis aplikita al ambaŭ tagoj en kiuj oni faris la dekomencan anoncon de la Kapitulaco de Japanio – nome la vespero de la 15a de aŭgusto, 1945, en Japanio, kaj pro la horzonaj diferencoj, kaj la 14a de aŭgusto, 1945 (kiam ĝi estis anoncita en Usono kaj en la cetero de Ameriko kaj en la insuloj de Orienta Pacifiko) – same kiel por la 2-a de septembro, 1945, kiam okazis la subskribo de la Japana Dokumento de Kapitulaco, oficiale finigante la militon.

Japana Ministro pri Eksteraj Aferoj Mamoru Ŝigemicu subskribas la Japanan Dokumenton de Kapitulaco sur la usona ŝipo Missouri dum la Generalo Richard K. Sutherland rigardas, 2a de septembro, 1945.

La 15a de aŭgusto estis la oficiala V-J Tago por Unuiĝinta Reĝlando, sed la oficiala usona rememoro estas la 2-a de septembro.[1] La nomo, V-J Tago, estis elektita de la Aliancanoj post ili nomis V-E Tago por la venko en Eŭropo.

La 2an de septembro, 1945, formala kapitulaca ceremonio estis plenumita en la Golfo de Tokio, Japanio, sur la ferdeko de la usona batalŝipo Missouri. En Japanio, la 15a de aŭgusto kutime estas konata kiel "memortago por la fino de la milito" (終戦記念日 Shūsen-kinenbi); la oficiala nomo por la tago, tamen, estas "tago por priploro pro militmortintoj kaj preĝo por paco" (戦没者を追悼し平和を祈念する日 Senbotsusha o tsuitōshi heiwa o kinensuru hi). Tiu oficiala nomo estis adoptita en 1982 pere de dekreto fare de la Japana registaro.[2]

Notoj redakti

  1. "History.com". Arkivita el la originalo la 7an de marto, 2010. Alirita la 19an de februaro 2019.
  2. 厚生労働省:全国戦没者追悼式について. Ministerio de Sano, Laboro kaj Bonfarto. 8a de aŭgusto, 2007. Alirita la 19an de februaro, 2019.