Taliana dialekto (propralingve "Talian") estas dialekto de venecia lingvo parolata en sudo de Brazilo ĉefe en Rio Grande do Sul kaj Santa Catarina[1]. Ĉirkaŭ 500 mil homoj parolas ĝin, ĉirkaŭ la duono de ili kiel gepatran lingvon. Ĝi estas la tria plej parolata lingvo en Brazilo, post la portugala kaj la japana lingvo.

La italoj (venetaj) venis al suda regiono de Brazilo dum la 19-a kaj 20-a jarcento kiel duonsklavoj por antastaŭigi la nigrulojn en bienoj. En tiu tempo, ankoraŭ ne estis oficiala itala lingvo kaj plejparto de ili parolis la venecian. Oficiale, Talian estas indiĝena lingvo de Brazilo kaj siaj parolantoj havas statuson similan al de aliaj indiĝenoj, t. e., ili rajtas uzi la lingvon, organizi bazajn lernejojn, kaj peti specialan supervidadon de registaro kiam ili bezonas uzi oficialan lingvon. En malgrandaj urboj, kelkaj radiostacioj elsendas en la Taliana.

La kanzono "Merica, Merica" (Ameriko, Ameriko) estas la plej konata teksto de Taliana, inkluzive multaj brazilanoj kiuj ne konas la dialekton, kantas ĝin:

Merica Merica

Dalla Italia noi siamo partiti
Siamo partiti col nostro onore
Trentasei giorni di macchina e vapore,
e nella Merica ghe semo arriva'....
Merica, Merica, Merica, cossa saràla 'sta Merica?
Merica, Merica, Merica, un bel mazzolino di fior.

E alla Merica noi siamo arrivà
no' abbiamo trovato nè paglia nè fien.
Abbiam dormito sul nudo terreno come le bestie che va a riposar..
Merica, Merica, Merica, cossa saràla 'sta Merica?
Merica, Merica, Merica, un bel mazzolino di fior.

E' la Merica l'è lunga, l'è larga,
l'è circondata dai monti e dai piani,
e con la industria dei nostri italiani abbiam formato paesi città.

Merica, Merica, Merica, cossa saràla 'sta Merica?
Merica, Merica, Merica, un bel mazzolino di fior.

Traduko:

Ameriko, Ameriko (Tiel, estas Brazilo)

El Italio ni foriris
Ni foriris kun nia honoro
Tridek ses tagoj per aŭtomobilo kaj vaporŝipo
Kaj en Amerikon ni alvenis
Ameriko, Ameriko, Ameriko, kio estas tiu Ameriko?
Ameriko, Ameriko, Ameriko estas belega aro de floroj
Kaj en Amerikon ni alvenis

Kaj en Amerikon ni alvenis
Kaj ni ne trovis eĉ ne pajlon eĉ ne fajnon
Ni dormis sur la malmola terplanko, Kiel la bestoj ni ripozis
Ameriko, Ameriko, Ameriko, kio estas tiu Ameriko?
Ameriko, Ameriko, Ameriko estas belega aro de floroj

Ameriko estas larĝa kaj longa
Ĝi estas formita de montoj kaj ebenaĵoj
Kaj per la laboro de niaj italoj, ni konstruis urbojn kaj vilaĝojn
Ameriko, Ameriko, Ameriko, kio estas tiu Ameriko?
Ameriko, Ameriko, Ameriko estas belega aro de floroj

Referencoj redakti