Talpo
Talpo (Talpa)[1] estas genro de mamuloj, preskaŭ blindaj, el la ordo de sorikomorfoj. La specoj vivas en la tero, kie ĝi fosas koridorojn kaj difektas de sube la radikojn de plantoj. Tial apero de "talpaj montetoj" en ĝardeno estas malgranda katastrofo por la kultivisto. "Talpofelo", kies mallonga, densa, brila hararo forstaras sen klino en kiu ajn direkto (tio ebligas al la besteto moviĝi en la subteraj koridoroj antaŭen kaj reen preskaŭ same rapide) estas uzata en peltindustrio. "Talpejo" konsistas el talpaj galerioj kaj talpaj teramasoj en la tuta ĝardeno.
Talpo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa talpo, (Talpa europaea)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Talpo Talpa Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
En Esperanto
redaktiTalpo fariĝis proverba pro sia blindeco ("blinda kiel talpo"), pro sia laboremo ("talpa laborado") kaj pro sia malgrandeco ("fari monton el talpejo" - troigi la aferon).
En la rakonto de Ĥristina Kozlovska Fabelo pri talpo[2] oni literaturigas pri la vivo de talpo konstante fosanta subtere.
Referencoj
redakti- ↑ talpo en vortaro.net
- ↑ Ĥristina Kozlovska Fabelo pri talpo (trad. Petro Palivoda) Beletra Almanako (BA29|29), junio 2017. paĝoj 80-82.