Talpoș
komunumo en Rumanio
Talpoș [talpoŝ] (hungare Talpas) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Salonta. Administre ĝi apartenas al Batăr.
Talpoș | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
Alinome | Talpas (hungare) | ||
Komunumo | Batăr | ||
Iama hungara departemento | Arad | ||
Situo | 46° 41′ N, 21° 48′ O (mapo)46.69055555555621.8025Koordinatoj: 46° 41′ N, 21° 48′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 101 m | ||
Poŝtkodo | 417047 | ||
Loĝantaro | 1.701 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 27418 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 2 288 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 1 727 (rumanoj, 2 % da hungaroj.
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estis en 1344. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Zaránd, ekde 1744 Arad).
En la censo de 2002 el la 1.701 loĝantoj 536 deklaris sin romaoj, sed nur 206 indikis la ciganan kiel precipan lingvon. 12 deklaris sin hungaroj.
Talpoș situas tute sude en distrikto Bihor, sur la maldekstra bordo de rivero Crișul Negru. La distrikta vojo DJ 709 ligas ĝin al Batăr sur la alia bordo.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personoj redakti
- Gheorghe Tiutin (n. 6-a de majo 1935): dekoraciartisto.