Tamila filmo (tamile கோலிவூட) estas la komuna nomo por ĉiuj produktataj en Barato tamillingvaj filmoj. La industrio pri produktado de tiuj filmoj baziĝas en la urbo Chennai (antaŭe konata kiel Madras), en la urboparto Kodambakkam: nomo de tiu urboparto iĝis la bazo por alia vaste uzata nomo de la tamila kinoindustrio — Kollywood (Kodambakkam + Hollywood).

En la jaro 2003 la tamila kinoindustrio iĝis la tria plej granda kinoproduktanto de Barato kun 151 filmoj produktitaj (155 en la telugua kaj 222 en la hindia).

Oni ekfilmis mutajn filmojn en Kollywood jam en la jaro 1916, en 1931 jam aperis la unua sonregistrita filmo. Laŭ pritakso de Manorama Yearbook 2000 pli ol 5 mil tamilaj filmoj estis produkitaj dum la 20-a jarcento.

Steluloj redakti

Dekomence tamila kino estis dominita de M. K. Thiyagaraja Bagavathar, P. U. Chinnappa, M. G. Ramachandran kaj Sivaji Ganesan. Post ilia morto aperis du novaj ĉef-steluloj: Rajinikanth, Kamal Hasan. La plej juna generacio de la steluloj estas Ajith Kumar (konata ankaŭ kiel Thala — "gvidoro") kaj Vijay. Tiuj steluloj ricevas pli ol 40 milionojn da rupioj por unu filmo, kaj la filmoj kun ilia partopreno redonas grandan profiton.

La barata specifo estas, ke steluloj estas aparte arde adorataj, foje en perforta maniero esprimi tion. La grandaj subtenkluboj de la steluloj faras ilin politike gravaj personoj, kion ili fakte uzas dum parlamentaj elektoj kaj alikaze.

Distribuado redakti

La tamilaj filmoj havas la plej larĝan eksterlandan distribuadon inter la barajtaj filmoj, post la hindaj. Ili havas konstantan popularecon inter la tamiloj dise tra la mondo. Kelkajn filmojn tre ŝatis spektantoj en Japanio, Sud-Afriko, Kanado kaj Britio. Plurajn filmojn lastatempe oni ekmontras samtempe en Barato kaj Usono.

La tamilaj filmoj havas senteblan subtenon en la najbaraj subŝtatoj de Barato, kiel Kerala, Karnataka kaj Andhra Pradesh. En Kerala la filmoj estas montrataj tamile, en la aliaj subŝtatoj oni kutimas dubli ilin en la loka lingvo.

En barata kinoindustrio estas normala afero, kiam sukcesa tamila filmo estas refilmita en alilingvaj studioj (en la hinda kaj la telugua lingvoj plej unue). Certe okazis ankaŭ inversaj pruntoj, kiam sukcesajn hindajn, teluguajn kaj malajalamajn filmojn oni refilmis en Kollywood.