La tanturo estis konusforma kapvesto simila al la henino, populara en Levantenio dum la 19-a jarcento, sed malofte vidata post 1850.

Tanturo sur la kapo de druzino en Ĉuf, Libano - 1870-aj jaroj
Rekreita kostumo de libana princino el la 19-a jarceno, inkluzive la tanturo

En Libano La tradicio daŭris pli longe inter la druzoj, kiel montras la foto el la 1870-aj jaroj (dekstre).

Por teni la tanturon en pozicio oni uzis rubandojn fiksitajn ĉirkaŭ la kapo. Silka skarpo estis volvita ĉirkaŭ la bazo kun blanka vualo fiksita al la pinto. La alteco kaj kompozaĵo de la tanturo estis proporcie al la bonhaveco de ĝia posedanto, kun la plej splendaj tanturoj faritaj el oro kaj alta ĝis 75 centimetroj. Kelkaj estis inkrustitaj kun ĝemoj kaj perloj.

La tanturo estis kutima donaco prezentita al la fianĉino fare de ŝia fianĉo je la geedziĝa tago.