Tapajozo

(Alidirektita el Tapajós)

La rivero Tapajós aŭ esperante Tapajozo, estas brazila rivero kiu fluas tra humida kaj varma valo kaj enfluas en la rivero Amazono ĉirkaŭ 500 mejlojn super Parao kaj estas ĉirkaŭ 2.291 km longa.

Tapajozo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 930 km
Fluo
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj Parao
Map
vdr
Mapo de la Amazona Baseno kun la rivero Tapajós markita

Ĝi fluas sur la alta brazila ebenaĵo ĉe Diamantino en 14 gradoj 25' suda latitudo. Tie nombro de riveroj unuiĝas por formi la riveron Arinos, kiu je latitudo 10 gradoj 25' kuniĝas kun la rivero Juruena por formi la Alto Tapajós aŭ Supra Tapajozo, nomita tieñ ĝis kie la rivero Manoel eniras en ĝi el oriento.

De tie ĝis Santarém la fluaĵo estas konata kiel Tapajós. La malalta Arinos, la Alto Tapajós kaj la Tapajós ĝis la lasta rapido, la Maranhão Grande, estas konstanta serio de enormaj akvofaloj kaj rapidoj; sed el Maranhão Grande al la enfluo, dum ĉirkaŭ 188 mejlojn, la rivero povas esti navigita de grandaj ŝipoj.

La Tapajós ricevas sian nomon el la indiĝenaj Tapajozoj, tribo de Indianoj el Santarém.

Bibliografio redakti

  • Heinsdijk, Dammis kaj Ricardo Lemos Fróes. Description of Forest-Types on "Terra Firme" between the Rio Tapajós and the Rio Xingú in the Amazon Valley. 1956.