Tarsioformaj, Tarsiiformes, estas grupo de primatoj kiuj iam vivis tra Eŭropo, Nordafriko, Azio kaj Nordameriko, sed kies nuntempaj specioj trviĝas ĉiuj en la insuloj de Sudorienta Azio. Tarsiedoj (familio Tarsiidae) estas la nuraj vivantaj membroj de la infraordo; aliaj membroj de Tarsiedoj estas la formortintaj Tarsius eocaenus el Eoceno,[1] kaj Tarsius thailandicus el Mioceno.[2] Du formortintan genroj, nome Xanthorhysis kaj Afrotarsius, estas konsiderataj la plej proksimaj parencoj de la nuntempaj tarsioj, kaj estas ĝenerale klasitaj ene de Tarsiiformes, kun la unuaj grupigitaj ene de la familio Tarsiidae, kaj la dua listigita kiel incertae sedis (nedifinita).[1] Omomiedoj estas ĝenerale konsiderataj formortintaj parencoj, aŭ eĉ prauloj, de la nuntempaj tarsioj, kaj estas ofte klasitaj ene de Tarsiiformes.

Filipinaj karlitoj grimpantaj. Ili estas unu el plej malgrandaj primatoj en la mondo.

Tiuj komplikaj klasigoj kuŝas en la kerno de debato pri la frua evolucio de primatoj. Eĉ la enmeto de Tarsiiformes ene de la subordo Haplorhini, kiel frata grupo de simiuloj (simioj kaj grandaj simioj), estas ankoraŭ debatita.[1][3]

La tri nuntempaj agnoskitaj genroj estas jenaj:[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Gunnell, G.; Rose, K. (2002). "Tarsiiformes: Evolutionary History and Adaptation". En Hartwig, W.C. (eld.). The Primate Fossil Record. Cambridge University Press. Bibcode:2002prfr.book.....H. ISBN 978-0-521-66315-1.
  2. Nowak, R.M. (1999). Walker's Mammals of the World (6a eld.). Johns Hopkins University Press. pp. 94–97. ISBN 978-0-8018-5789-8.
  3. Ankel-Simons, F. (2007). Primate Anatomy (3a eld.). Academic Press. p. 96. ISBN 978-0-12-372576-9.
  4. Groves, C.; Shekelle, M. (2010). "The Genera and Species of Tarsiidae". International Journal of Primatology. 31 (6): 1071–1082. doi:10.1007/s10764-010-9443-1. S2CID 21220811.