TayasalTah Itzá (nomita ankaŭ Noj Petén [aŭ Noh Petén]) estas arkeologia kuŝejo korespondanta al la postklasika periodo de la kulturo de majaoj, nome urbo fondita en la 13-a jarcento, sur insulo en la lago Petén Itzá, en la Departemento Peten Gvatemalo.

Tayasal
former settlement • arkeologia loko [+]

LandoGvatemalo
DepartementoPeten
Koordinatoj16° 55′ 47″ N, 89° 53′ 30″ U (mapo)16.929722222222-89.891666666667Koordinatoj: 16° 55′ 47″ N, 89° 53′ 30″ U (mapo)

Areo2 m²

Tayasal (Gvatemalo)
Tayasal (Gvatemalo)
DEC
Tayasal
Tayasal
Map
Tayasal
vdr
Insulo Flores, Peten, konstruita sur la ruinoj de Tayasal, la ĉefurbo Itzá.

Ĝi estis unu el la lastaj urboj de Ameriko konkeritaj de la hispanoj, nome en 1697. Tayasal estis detruita de tiuj kaj la ŝtonoj de ties temploj kaj konstruaĵoj estis reuzitaj por konstrui la katolikan preĝejon kaj aliajn domojn, pro kio restis malmulte de la iama grando. La unua konkerklopodo estis farita post kelkaj malsukcesoj fare de Hernán Cortés, en 1541, kiu devis rezigni pro la forta opozicio kaj utila defendo de la lokanoj. En 1618 vizitis ĝin du jezuitoj akompanataj de centoj da indiĝenoj, el aktuala Belizo, sed kiam ili konstaus, ke la lokanoj adoris remburitan ĉevalon, el la ekspedicio de Cortés, ili koleriĝis kaj ambaŭ flankoj malamikiĝis.

Postaj klopodoj okazis el Belizo, en 1685, Alta Verapaz, en 1687, Jukatano en 1691 kaj 1695, ĝis la 13 ade marto 1697, estis konkerita per kombinita atako el Tabasko kaj Jukatano estrita de Martín de Urzúa, kiu uzis ŝipojn (kun artilerio) kiuj estis transportitaj el la marbordo kaj remuntitaj sur la bordo de la lago Petén Itzá.

Aktuale estas turisma urbo ĉefe por la vizito al la arkeologiejoj de la ĉirkaŭoj kaj tiucele oni uzas apudan internacian flughavenon de Santa Elena.