Te-hibridoj

La Te-hibridoj estas la plej malnova roza klaso de modernaj kulturrozoj. Ili estis krucitaj unuafoje en la 19a jarcento el ĉinaj te-rozoj kaj eŭropaj Remontant-rozoj. La genoj de la ĉinia rozo ŝanĝis la ecojn de la ekde tiam nove enkondukitaj rozajn klasojn radikale. Krom la pozitivaj ecoj kiel konstanta florado, pli vastan koloskalon kaj novaj odoroj eniris ankaŭ negativaj faktoroj- kiel sensiveco al malsanoj, malforta aŭ eĉ manka odoro kaj ofte mankanta vitrorezisteco- en la bredolinioj de la modernaj rozoj.

Rosa 'Madame Caroline Testout'
Rosa 'Madame Caroline Testout'
Grupo Te-hibrioj
Konata ekde 1890
Kultivisto Pernet-Ducher
Deveno

Francio

vdr

La unua te-hibrido redakti

 
'La France', Guillot Fils, Francujo 1867

Laŭ la difino de la Usona Roz-societo ARS de 1966 „malnova rozo“ estas rozo, kiu apartenas al roza klaso, kiu jam ekzistas antaŭ la enkonduko de la te-hibridoj.[1] Ĝenerale oni diras, ke la roz-kultivaro 'La France' (Guillot 1867) estas la un ate-hibrido. Ĝi kunigas la dezirata konstanta florado kun agrabla kresko, bona vintrorezisto kaj „noblaj“ burĝonoj kiuj malfermiĝas al grandaj floroj.[2]

Ĉirkaŭ la jaro 1870 la franca rozbredisto Henry Bennett komencis bredi rozojn sistematike laŭ la ekkonoj el la genetiko. La “Société Lyonnaise d´Horticulture (liona hortikultura societo) nomas la de Bennett breditajn rozojn ĉirkaŭ la jaro 1880 „te-hibridoj“.[3]

Fruaj kultivaroj redakti

  • el la jaro 1867 estis la kultivaro 'La France' (Guillot Fils). La indiko ke , 'Mme Victor Verdier' × 'Mme. Bravy' estus la gepadroj, ne estas sufiĉe dokumentita. La bredisto Guillot mem diris, ke li hazarde trovis tiun novan planton en bedo plantita de mikso de diversaj semplantoj de te-rozoj. Li do ne povis koni la gepratrojn de tiu nova kultivaro.
  • venis en 1873 'Capitain Christy' (Lacharme) en 1872 'Cheshunt Hybrid' (George Paul), 1883 'Lady Mary Fitzwilliam' (Bennett ), 1888 'Souvenir of Wootton' (John Cook), kaj 1890 'Mme. Caroline Testout' (Pernet-Ducher).

Ekde tiam la klasa nomo „te-hibrido“ en la hodiaŭa senco estis uzata. Tiam estis la „granda epoko“ por la bredado de la te-hibridoj. Tiu klaso tiam fariĝis la plej granda grupo de kulturrozoj. Dum la tempo la te-hibridoj degeneris grave pro kelkaj kialoj

 
'Frau Karl Druschki', Lambert 1901

Plua evoluo redakti

 
'Etoile de Hollande', Verschuren 1919
 
'Soleil d'Or', Pernet-Ducher 1900
 
'Souvenir de Claudius Pernet', Pernet-Ducher 1920
 
'Gloria Dei', Meilland vor 1939

La te-hibridoj floris (escepte de la idoj de 'Parks Yellow Tea-scented China') ĝenerale nur rosee, ruĝe aŭ blanke en ĉiuj nuancojosa, dum vera flava koloro mankis. Orflavan relative grandfloran sovaĝrozo, Rosa foetida (sin. Rosa lutea), portis Clusius el la jaro 1542 de Malgrandazio al Aŭstrio. Ĝi disvastiĝis de tie al la cetera Eŭropo. En Anglio oni trovis la mutacio 'Rosa foetida Bicolor' (= 'Austrian Copper'). Tiu rozo havas interesan kolorkombinon: la eksteraj petaloj estas orflava kaj la internaj kuproruĝaj. Ĝi estas signife pli bela ol la eŭropa helflava dunrozo (Rosa pimpinellifolia). Al ambaŭ kultivaroj mankis agrablan odoron. Ili malbonodaras kiel bladoj. Krome ili estis sentiva al nigra makulozo kaj la floroj estis sterilaj.

1837 John Willock trovis en Persujo relative grandfloran formon de Rosa foetida, kiun li nomis 'Persian Yellow' . Kiu havas la samajn malbonajn ecojn kiel la patrina kultivaro, sed estis fekunda. En 1920 Pernet-Ducher sukcesis bredi 'Souvenir de Claudius Pernet' kaj aliaj. Ekde tiam ankaŭ aliaj bredistoj komencis kun la flavaj rozoj kaj el tio ekestis la kolornuancojn de niaj modernaj rozoj. La kulmino de la bredado de te-hibridoj estis ĉ. 1940. Ekde tiam aperis signoj de degenerado.

En la jaro 1945 la granda turnpunkto venis per la kultivaro 'Gloria Dei' de Meilland. La ege forte kreskanta rozo ne nur estis tute sana, sed ankaŭ havas grandajn, noblajn florojn. Komenciĝis nova periodo de bredado, kiu daras ĝis hodiaŭ.

Nur malmultaj rajtas ricevi la nomon monda rozo..

Modernaj te-hibridoj redakti

 
'Manou Meilland', Meilland antaŭ 1977
 
'Golden Monica', antaŭ 1988
 
'Pullman Orient Express', Lim & Twomey 1991

Elekto de modernaj te-hibridoj:

kultivaro bredisto jaro koloro distingoj foto
'Ambiente' Noack 2001 blanka  
'Augusta Luise' Rosen Tantau 1999 rosea  
'Baccara' Meilland 1954 ruĝa  
'Camp David' Rosen Tantau 1984 ruĝa  
'Double Delight' Swim & Ellis 1978 ruĝa-blanka monda rozo 1978  
'Duftwolke' Rosen Tantau 1963 koralruĝa monda rozo 1981  
'Elbflorenz' Le Cannet-des-Maures 1997 rosea  
'Elina' Dickson 1984 kremblanka monda rozo 2006  
'Freedom' Dickson 1984 flava  
'Garden Party' Swim 1959 blanka  
'Gloria Dei' Meilland flava-rosea Weltrose 1978  
'Ingrid Bergman' Poulsen ruĝa Weltrose 2000  
'Königin der Rosen' Kordes 1964 salmoranĝa  
'Papa Meilland' Meilland 1963 ruĝa monda rozo 1988  
'Pascali' Lens 1963 blanka monda rozo 1991  
'Queen Elizabeth' Lammerts 1954 rosa Weltrose 1978  
'Sebastian Kneipp' Kordes 1997 blanka  
'Sonia Meilland' Meilland 1971 salm-rosea  
'Super Star' Rosen Tantau 1960 zinnoberrot  
'Wimi' Rosen Tantau 1982 rosea nomo laŭ Willy Millowitsch  

Literaturo redakti

  • Gerd Krüssmann: Rosen, Rosen, Rosen - Unser Wissen über die Rose, Verlag Paul Parey: Berlin und Hamburg 1974, ISBN 3-489-71722-8

Eksteraj ligiloj redakti

Referancoj redakti

  1. Heide Rau, Duftrosen, Seite 58, ISBN 3-8338-0529-3
  2. Ute Bauer, Alte Rosen, Seite 25, ISBN 3-405-16713-2
  3. Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; Starnberg: Dorling Kindersley, 2004, Seite 57, ISBN 3-8310-0590-7