La Ĉinia rozo estas unu el la plej malnovaj ĝardenrozoj. Ĝi apartenas al la grupo de la malnovaj rozoj. Ĝi havas historion de jarmilo. Skribaj konfirmoj pri la utiligado kiel ornamplantoj troviĝas ĉe Konfuceo, kiu jam raportis ĉ, 500 a. K. pri kultivado de rozoj en la imperiestraj ĝardenoj de Pekino.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉinia rozo- kultivaro 'Old Blush'

Biologia klasado
vdr

Deveno redakti

La Ĉinia rozo estis disvastigita trans la silka vojo kaj aliaj komercaj vojoj ĝis Arabio, Hindio kaj Singapuro kaj venis fine de la 18a jarcento al Eŭropo. Pro la importitinero trans la Orienthinda Kompanio ĝi ankaŭ havis la nomon Rosa indica. Ne temas pri sovaĝa rozo, sed pri klaso de jam longe kultivataj ĝardenrozoj, kiu probable estas idoj de Rosa chinensis kaj Rosa gigantea (Rosa × odorata (Andrews) Sweet), supozeble Rosa multiflora kaj pluraj aliaj sovaĝrozoj. Ĝia ĝiaj ecoj, plurfoje flori dum la jaro, ĝiaj koloroaj kaj la tipa teroza-odoro pliriĉigas la bredadojn de la ĝardenrozoj.

Interkruciĝoj de eŭropa ĝardenrozoj kun la ĉiniaj rozoj rezultiĝas al la grupoj de la Portland-rozoj, Noisette-rozoj, burbonaj rozoj, Remontant-rozo kaj te-rozoj.

Krom la pozitivaj faktoroj la ĉinia rozo ankaŭ transdonas malbonajn faktorojn kiel manko de de frostrezisto, malfortan odoron aŭ neodorantajn florojn. Krome malbonas, ke la ĉiniaj rozoj nepre devas esti pritranĉataj jare.

La kulturvarioj 'Old Blush', sinonimo 'Monthly Rose', 'Pallida', 'Parson´s Pink China ' estis portitaj en la jaro 1790 al Eŭropo. Ĝi floras de junio ĝia la vinro. Tial ĝi estas uzata por multaj interkruciĝoj.

Historiaj kultivaroj redakti

 
'Viridiflora'
  • ĉ. 1790: 'Old Blush', rosea (monda rozo)
  • 1792: 'Slater’s Crimson China', ĉerizruĝa
  • 1824: 'Parks’ Yellow Tea-scented China', flava
  • 1879: 'Little White Pet', dense plenaj blankaja floroj
  • 1880: 'Cécile Brunner', delikate rosea (monda rozo)
  • 1884: 'Perle d’Or', oranĝkolore flava
  • 1932: 'Mutabilis', la floroj ŝanĝas la koloro dum la malfermo

Speciala ĉinia rozo estas la kultivaro 'Viridiflora'. Ĉe tiu „verda rozo“ ĉiuj florpartoj transformiĝis al organoj, kiuj faras totosintezon. Ĝi ekestis el spontanea mutacio el la kultivaro 'Old Blush'.

Ĉiniaj hibridoj redakti

Pere de interkjruciĝo de la plurfoje florantaj ĉiniaj rozoj kun unufoje florantaj eŭropaj rozoj ekestis fine de la 19a jarcento la grupo de la tiel nomataj Ĉiniaj hibridoj. Tiuj floras nur unufoje jare en frua somero, ĉar la genoj de la malnovaj rozoj dominas. Konata estas la kultivaro 'Brown´s Superb Blush', kiu en la jaro 1815 en Anglio estis enkrucigata. Pere de la interkruciĝoj inter la ĉinia hibridoj ekestis la unuaj kelkfoje florantaj klasoj.

Literaturo redakti

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1, paĝo 70
  • David Austin: Englische Rosen - Tradition und Schönheit. Dumont, Köln 1994, ISBN 3-7701-3267-X, paĝo 14

Referencoj redakti

  1. Ute Bauer: Alte Rosen: Geschichte, Verwendung, Gestaltung, Pflegepraxis, S.14, BLV: München 2004, ISBN 3-405-16713-2

Eksteraj ligiloj redakti