Malnovaj rozojhistoriaj rozoj estas rozoj, kiuj estas kultivitaj jam antaŭ 1867.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malnovaj rozoj

Biologia klasado
vdr

Defino redakti

Laŭ la oficiala difino malnovaj rozoj estas tiuj rozaj specioj aŭ kulturvarioj, kies roza klaso jam estis kultivita antaŭ 1867.[1] Tiu difino estas komuna al la klasifika komitato, komitato por malnovaj rozoj kaj de la Usona roza societo.[2]

En la jaro 1867 la unua Te-hibrido, la kultivaro 'La France', estis enkondukata. Ĉiuj klasoj, kiu tiam jam ekzistis, nomiĝis „malnovaj rozoj“, eĉ se unuopa kultivaro ekstis pli poste. Plej grava karakterizaĵo estas, ke la karakterizaĵoj de la klaso estas klare rekoneblaj. Post 1867 „malnovaj rozoj“ estis nove breditaj, sed tiuj per interkucado de la jam ekzistantaj „malnovaj rozoj“.

Divido de la rozaj klasoj redakti

 
la Noisette-rozo 'Blush Noisette', Noisette 1814

Malnovaj rozoj redakti

Malnovaj rozoj de eŭropa deveno redakti

Ĉi tie troviĝas nur unufoje florantaj rozoj.

Malnovaj rozoj kun influo de la ĉinaj rozoj redakti

Tiuj rozoj floras en la malfrua somero aŭ en frua aŭtuno duafoje (aŭtuna floro).

Modernaj rozoj redakti

Ne „malnovaj rozoj“ estas:

Historio redakti

En la mezepoka Eŭropo la unuaj ĝardenrozoj estas kultivitaj . Jam en la 14 jarcento ekzistis jam klare diferencigeblajn rozajn grupojn. Omi kultivis tri ĉefajn grupojn: gaŭlaj rozoj, Alba-rozoj kaj damascenaj rozoj, ĉiu inter si similaj, tial la grupoj ofte estis intemiksitaj.[3]

La blanka rozo de la angla domo en York estas frua Alba-rozo. Ĝi estas proksime parenca al la Rosa canina. La konkuranta domo Lancaster havis ruĝan gaŭlan rozon en sia blazono. La elegantaj damascenaj rozoj jam estis kultivataj en la antikva Persujo, antaŭ ol la krucmilitistoj portis ĝin al Eŭropo.

En la 17a ĝia 18a jarcento aldoniĝis la grupo de la „centfoliaj rozoj“ danke al la holandaj bredistoj. Longe oni supozis ke la centfoliaj rozoj estas tre malnova grupo. sed ili havas komplikan deveno de pli nova origino.[3]

La „malnovaj rozoj“ estis krom kelkaj esceptoj ĝis la fino de la 18a jarcento unufoje florantaj rozoj. Nur jam en la 19a jarcento ekestis kun la te-rozoj, borbonaj rozoj, Noisette-rozoj, Portland-rozoj kaj Remontant-rozoj novaj rozaj klasoj, kies anoj havas duan floron en malfrua somero.

Novaj evoluoj redakti

Kun la nostalgia trendo de la lastaj jaroj la plej novaj kultivaroj alproksimiĝa al la „malnovaj rozoj“. La rozbredisto nun pli atendas la klasikaj specialaj ecoj kiel odoro, florformo, florritmo, koloro kaj kreskoformo. En la centro staras la rezisteco kontraŭ malsanoj kaj la plivastigado de la kolora spektro kaj pli longa flortempo. El tiuj ideoj venis la „romantikaj“ rozkultivaroj, kiel anglaj rozoj.[3]

Jenaj ecoj estas karakteraj por malnovaj rozoj:

  • odoro: malnovaj rozoj havas agrablan odoron;
  • florformo: larĝaj, maprofundaj, bovloformaj, ofte dense plenaj floroj;
  • kreskoformo: malnovaj rozoj kreskas al fortikaj arbustoj;
  • florritmo: la malnovaj kultivaroj plej ofte estas unufoje florantaj;
  • koloro: malnovaj rozoj estas paŝtelkoloraj, blanka, rose-ruĝaj ĝis purpuraj floroj;

Inter la rozamantoj ekzistas du tendaroj. Unu kies anoj preferas malnovajn rozojn kaj la alia kies anoj nur ŝatas modernajn kultivarojn.[3].[1]

Literaturo redakti

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1, Seite 18–29.
  • Christine Meile und Udo Karl: Alte Rosen - alte Zeiten. Leben mit Rosen und ihrer Geschichte, Augsburg: Wißner 2008, ISBN 978-3-89639-636-5.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ute Bauer, Ursel Borstell: Alte Rosen : Geschichte, Verwendung, Gestaltung, Pflegepraxis ; alle wichtigen Arten und Sorten ; mit neuen romantischen Züchtungen. blv, München 2005, ISBN 3-405-16713-2, Seite 8
  2. der-Burggarten.de. Arkivita el la originalo je 2007-08-14. Alirita 2015-02-23.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 David Austin: Englische Rosen - Tradition und Schönheit. Dumont, Köln 1994, ISBN 3-7701-3267-X, Seite 7–21.

Eksteraj ligiloj redakti