Malbonodora rozo

(Alidirektita el Rosa foetida)

La malbonodora rozo, persa orrozo, vaksrozovulpo-rozo (Rosa foetida),[1] estas plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la rozacoj (Rosaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
malbonodora rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa foetida
Rosa foetida
HERRM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo: Rosa foetida flava, malsupre

Rosa foetida kreskas kiel arbusto, kiu atingas kreskoalton de ĉ. 1,5 metroj. La relative maldikaj branĉoj havas brunan ŝelon kaj neegalgrandajn, rektajn pikaĵojn. La fruaj floroj staras plej ofte unuope. La duseksaj floroj estas radisemetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin petaloj estas flavaj. La maturaj oranĝkoloraj rozfruktoj estas globformaj.

Disvastigo redakti

La origina disvastigejo de Rosa foetida estas Okcidentazio de Turkio trans Sirio, Libano, Jordanio ĝis Israelo. Ĝi ankaŭ kreskas en Kroatio. En aliaj landoj ĝi estas novplanto.[2]

Sistematiko redakti

La unua priskribo de Rosa foetida okazis en 1762 fare de Johann Herrmann (1738–1800). sinonimo por Rosa foetida HERRM. estas: Rosa lutea MILL., Rosa eglanteria MILL. NON L.[2] La speciepiteto foetida (aŭ foetidus) estas el la latine kaj signifas „malbonodora“ kaj rilatas al la malagrabla odoro de la floroj, kiu similas al la odoro de vulpo.

Hortikultura historio redakti

La sovaĝa rozo Rosa foetida supozeble estis enkondukita en la jaro 1540 el Azio. La oranĝkolora vario Rosa foetida 'Bicolor' venis en la 16a jarcento al Eŭropo. Ĝi estas konata sub la sinonimo 'Austrian Copper' .

Pliaj varioj, 'Persiana' aŭ 'Persian Yellow', kun plenaj, flavaj floroj estis trovitaj en 1837. La rozbredisto Joseph Pernet-Ducher krucis el tiu vario de Rosa foetida la unuan flavan ĝardenrozon – 'Soleil d´Or' – kiu estis surmerkatigata en 1900. La flavaj kaj oranĝkoloraj floroj de la modernaj ĝardenrozoj ekestis nur post la enkrucigado de Rosa foetida.

Kondiĉoj al la kreskejo redakti

Rosa foetida kreskas plej bone en regionoj kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Ĝi toleras temperaturojn ĝis –35 °C (USDA-zono 4).

Literaturo redakti

  • Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; Dorling Kindersley, Starnberg 2004, p. 154, ISBN 3-8310-0590-7

Referencoj redakti

  1. Gelbe Rose. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 A. Kurtto, 2009: Rosaceae (pro parte majore).: Datenblatt bei Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.

Eksteraj ligiloj redakti