Tecoh estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tecoh. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31076.

Tecoh
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97820
Kodo laŭ INEGI 31 076
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 438
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 40′ N, 89° 27′ U (mapo)20.666666666667-89.45Koordinatoj: 20° 40′ N, 89° 27′ U (mapo) [+]
Alto 16 m
Areo 452,2 km² (45 220 ha)
Horzono UTC -6
Tecoh (Jukatanio)
Tecoh (Jukatanio)
DEC
Tecoh
Tecoh
Situo de Tecoh
Tecoh (Meksiko)
Tecoh (Meksiko)
DEC
Tecoh
Tecoh
Situo de Tecoh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tecoh Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 15438 loĝantojn. El tiuj estis 7780 viroj kaj 7658 virinoj. La komunumo havas surfacon de 452,2 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 16 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 41,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 9349 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 7379 scipovis legi kaj skribi kaj 1963 personoj estis analfabetoj. Do 21% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 14380 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7898 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 54,9% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti