Tekstoj de malbeno

(Alidirektita el Teksto de malbeno)

Tekstoj de malbeno estas difinitaj esprimoj, opiniataj magiaj, adresataj kontraŭ malamikoj aŭ ĝenerale proksimuloj juĝataj danĝeraj. Tiujn tekstojn oni skribis ĝenerale sur vitreroj aŭ argileroj, kies fragmentojn oni situigis ĉe tombejoj kaj en porritaj lokoj. Ili similas, almenaŭ en la efikoj, la proskribaj listoj. Tiu praktiko floris ĉe diversaj kulturoj; sed la plej konata estas tiu egipta, kiu plisvarmadis en epokoj de konfliktoj kun la aziaj najbaraj landoj. [1]

Tekstoj de malbeno sur rompitaj vitreroj, ĉe la fino de la Mezregno. Nekonata origino

Tiuj tekstoj foje estis laŭte legataj en ceremoniaj magiaj kuntekstoj; foje ili similas al preĝoj, en kiu estas malpli evidenta la aŭtomatecon de la malbeno.

Ĝuste rilate Egiption esploristoj elfosis, en la 19-a jarcento tri grupojn de malbenaj tekstoj, dateblaj en la epoko de la 12-a dinastio, el kiuj eblas koni historiajn eventojn de la rilatoj de Egiptoj kun Azianoj en la 2-a kaj 19-a, kaj 18-a jarcentoj.

La unua publikigaĵo de tiaj tekstoj de malbeno (dirita “tekstoj de Berlino"), gravuritaj sur ceramiko, estis aranĝita de Kurt Sethe en 1926: ili entenas ĉirkaŭ 20 ladnomojn de Kanaano kaj Fenicio, kaj la nomojn de ĉirkaŭ 30 ĉefoj de tiuj popoloj. En kelkaj el ili oni legas citaĵon, unuafojon eble, de la urbo Jerusalemo. [2] Georges Posener (dua publikigaĵo, dirita “tekstoj de Bruselo”) aldonis alian similajn tekstojn (1957); trian grupon aperigis Yvan Koenig en 1990 (dirita “Mirgissaj tekstoj”).

Spuro de pormalbenaj tekstoj (preĝoj) troviĝas ankaŭ en la Biblio, kvankam nedisemitaj ekstere de la libraj dokumentoj. Vidu la psalmon 136/137, 8-9:

"Ho ruiniĝema filino de Babel!

Bone estos al tiu,

Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. Bone estos al tiu,

Kiu prenos kaj frakasos viajn infanojn sur la ŝtono".

Tekstoj de malbeno, Meza Regno, Origine Sakkara

Referencoj redakti

  1. Edwards, Gadd, and Hammond (1971), p.508
  2. David Noel Freedman, Eerdmans Dictionary, [1]

Bibliografio redakti

  • Georges Posener, ’’Princes et pays d'Asie et de Nubie. Textes hiératiques sur des figurines d'envoûtement du Moyen Empire’’, Bruxelles, 1940
  • Nicolás Grimal, ‘’A history of ancient Egypt’’, [2], Wiley-Blackwell, isbn=9780631193968
  • Thomas L. Thompson, ‘’The historicity of the patriarchal narratives: the quest for the historical Abraham’’, url=http://books.google.com/books?id=lwrzapZYqFAC&pg=PA106, Continuum International Publishing Group, isbn=9781563383892

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti