Telekomunikada Spektaklejo

Telekomunikada Spektaklejo estas kvazaŭmuzeo en hungara urbo Miskolc. Tio troviĝas en urbocentro Avas (avaŝ) en la poŝta domo, en la iama ĉambrego de telefoncentralo.

Telekomunikada Spektaklejo
vdr
germana mura kesta telefono (Teirich - Leopolder). Estas supre la tintilo, pli malsupre la funela mikrofono. Poste sekvas la malfermebla skribotabulo, ene la trimagneta krankoinduktilo kaj la aŭdiloj. Flankas du funeloj kun gumotuboj. Sube estas kesto por baterio.

Spektaklejo kaj kvazaŭmuzeo signifas tion, ke la objektoj estas videblaj, kelkaj eĉ proveblaj, sed informiloj estas maldetalaj, la kutimaj muzeaj kulisoj mankas, kelkaj objektoj estas videblaj plurfoje.

La unua parto dediĉas sin al telegrafoj, poste telefonoj viciĝas. Sekvas instrumentoj kaj ceteraj konsistaĵoj, kiujn nur fakuloj rekonas.

Pli interne oni vidas tutan vicon da manaj telefoncentraloj, kiujn grandan aron da aŭtomataj centraloj (telefonaj kaj telegrafaj) sekvas.

Fine oni povas admiri ĉiujn aĵojn, kiuj iam servis la telekomunikadon.

Mura lignokesta telefono.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.