Telfero Misĥoro-Ajpetro

La Telfero Misĥoro — Ajpetro estas pasaĝera telfero en Krimeo (Ukrainio), kiu ligas la loĝlokon Misĥoro kaj la Ajpetran altebenaĵon. La telfero estas populara kaj amase vizitata allogaĵo de la Suda Bordo de Krimeo.

La ĉefaj informoj redakti

La konstruado de la telfero komenciĝis en la jaro 1967[1]. La unua prov-lanĉo estis farita la 31an de decembro 1987. La oficiala lanĉo de la telfero okazis marte 1988.

La telfero funkcias tutjare. Ĝi konsistas el tri stacioj kaj du segmentoj inter ili. La malsupra stacio "Misĥoro" (ruse Мисхор) troviĝas en la alto de 86 metroj super la marnivelo; ĝi facile atingeblas el Jalto per busa trafiko. La meza stacio "Pina arbaro" (ruse Сосновый бор) troviĝas en arbaro sur la alto de 391 metroj super la marnivelo; la longo de la unua segmento estas ĉirkaŭ 1310 metroj, ĝi havas du apogmastojn. La supra stacio "Ajpetro" (ruse Ай-Петри) troviĝas ĉe la sudaj abruptaj deklivoj de la Ajpetra altebenaĵo sur la alto de 1152 metroj super la marnivelo. La dua segmento estas 1860 metrojn longa kaj havas eĉ ne unu apogmaston, kio estas rekorde longa senapogmasta segmento por tuta Eŭropo[1].

La tuta vojo okupas ĉirkaŭ 20 minutojn. La pasaĝera ĉelo enhavas 35 homojn. La telfero estas aranĝita laŭ la alterne-naveta principo - ĉiu segmento havas du ĉelojn, kiuj moviĝas kontraŭparalele unu al la alia. En la meza stacio la pasaĝeroj ŝanĝas la ĉelojn. La rapido de la ĉelo estas 8 m/s en la supra segmento kaj 6 m/s en la malsupra.

La telfero estas ekipita per aŭtonoma elektrocentralo. Ĝin priservas ĉirkaŭ 120 laboristoj (somere oni laborigas aldone ĉirkaŭ 40 homojn). Vintre, kiam aŭtoŝoseo Jalto-Ajpetro estas kovrita de neĝo, la telfero estas la sola transportilo inter la altebenaĵo kaj la bordo (la institucioj, kiuj troviĝas sur la altebenaĵo ricevas varojn kaj nutraĵojn per la telfero).

Bild-galerio redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti