Ajpetra altebenaĵo

Ajpetra altebenaĵo (ruse Ай-Петринская яйла, ukraine Ай-Петрінська яйла, krime-tatare Ay Petri Yaylası) estas monta masivo (altebenaĵo), parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. Sud-okcidente ĝi najbaras la Bajdaran altebenaĵon, nord-oriente ĝi iom post iom transiras al la Jalta altebenaĵo.

Ajpetra altebenaĵo
Ajpetra altebenaĵo vidata de sur ĝia orienta ekstremaĵo. Maldekstre videblas la "dentegoj" de Ajpetro, la fora monteto en la dekstra parto estas la monto Bedene-Kir.
Ajpetra altebenaĵo vidata de sur ĝia orienta ekstremaĵo. Maldekstre videblas la "dentegoj" de Ajpetro, la fora monteto en la dekstra parto estas la monto Bedene-Kir.
montara sistemo
Alteco 1 346 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 28′ N, 33° 59′ O (mapo)44.46111111111133.983333333333Koordinatoj: 44° 28′ N, 33° 59′ O (mapo) f4
Ajpetra altebenaĵo (Krimeo)
Ajpetra altebenaĵo (Krimeo)
DEC
Ajpetra altebenaĵo
Ajpetra altebenaĵo
Situo de Ajpetra altebenaĵo
Map
Ajpetra altebenaĵo
vdr

La alteco de la altebenaĵo iom post iom pligrandiĝas de okcidento al oriento (de ĉirkaŭ 600-700 m. ĝis ĉirkaŭ 1200-1300). La plej alta punkto de la altebenaĵo estas la monto Roka (1346 m.), kiu situas en ĝia plej orienta parto. La plej fama pinto (kiu ankaŭ donis la nomon al la altebenaĵo) estas la monto Ajpetro. La sudaj deklivoj de la altebenaĵo estas tre abruptaj, en la okcidenta parto (proksime al Kastropolo kaj Foroso) ili situas tre proksime al la marbordo. La nordaj deklivoj estas malkrutaj. La pli granda parto de la altebenaĵo apartenas al la Jalta mont-arbara naturrezervejo.

Sur la Ajpetra altebenaĵo pasas la montara aŭtovojo Baĥĉisarajo-Jalto. Krome, la altebenaĵo estas ligita al la Suda bordo de Krimeo per la telfero "Misĥoro — Ajpetro".

La altebenaĵo estas sufiĉe fama turisma regiono; ĝi riĉas je belaj vidaĵoj kaj karstaj kavernoj (kelkaj el ili estas ekipitaj por facila vizitado). Ĉe la supra stacio de la telfero troviĝas negranda turisma urbeto kun kafejoj, kie oni proponas ankaŭ diversajn distrajn servojn. De la stacio oni povas atingi la montosupron Ajpetro laŭ bela promenpado, kiu iras tra tre malnova arbareto de Eŭropa taksuso (oni opinias, ke la plej aĝa el ili estas pli ol 1000-jara).

La Ajpetra altebenaĵo estis funde esplorata de plej diversaj sciencistoj. Sur ĝi troviĝas meteostacio kaj la restaĵoj de kelkaj hidrologiaj konstruaĵoj, inter ili - la digo de malnova akvorezervujo de Sikorskij kaj longa ŝtona mureto, konstruita laŭlonge de la altebenaĵa krutaĵo por preventi la forblovon de neĝo.

Eksteraj ligiloj redakti