Ajpetro
Ajpetro (ruse Ай-Петри, ukraine Ай-Петрі, krime-tatare AyPetri; la nomo tradukite el la helena signifas "Sankta Petro") estas unu el la pintoj de la Ĉefa Montoĉeno de la Krimea montaro. La montopinto apartenas al la vasta Ajpetra altebenaĵo, tamen ne estas ĝia plej alta punkto. Administre la monto apartenas al la Jalta municipo.
Ajpetro | |||
---|---|---|---|
La monto Ajpetro vidata de sudo
| |||
monto | |||
Alteco | 1 234 m | ||
Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Geografia situo | 44° 27′ N, 34° 3′ O (mapo)44.45111111111134.052777777778Koordinatoj: 44° 27′ N, 34° 3′ O (mapo) | ||
| |||
Plej facila montgrimpo | Per ŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo | ||
La monto altas 1234 metrojn kaj estas formita plejparte de kalkoŝtonoj. Ĉe la supro estas 4 rokoj, forme similaj al dentegoj de giganta drako (12-15 metrojn altaj, formitaj pro la efloresko de la rifaj kalkoŝtonoj).
La monto situas super la urbo Alupko kaj loĝloko Koreizo. De la loĝloko Misĥoro sur la monton kondukas telfero (kun la plej longa en Eŭropo senapogmasta fragmento). Oni povas atingi la monton ankaŭ aŭte per la ŝoseo Jalto-Baĥĉisarajo aŭ perpiede tra multaj montaraj padoj. Ĉe la monto-pinto situas la vilaĝeto Oĥotniĉje. La monto estas registrita en la "Libro de rekordoj de Ukrainio" kiel la plej venta loko[1] (dum 125 tagoj jare ĉi tie blovas ventoj, kies rapido atingas 50 m/s).
De sur la monto videblas belega panoramo de la Suda bordo de Krimeo. Ĉe la supra stacio de la telfero troviĝas kelkaj restoracioj, vendejoj kaj amuzejoj. La monto estas unu el la plej famaj kaj ofte vizitataj naturaj vidindaĵoj de Krimeo.
Fotoj
redakti-
Vido de la montpinto
-
La telfero, kiu kondukas al la supro de la monto
Notoj
redakti- ↑ Libro de rekordoj de Ukrainio (ukrainlingve). Arkivita el la originalo je 2008-09-19. Alirita 2008-09-12 .
Vidu ankaŭ
redakti