Jalta altebenaĵo (ruse Ялтинская яйла, ukraine Ялтинська яйла, krime-tatare Yalta yaylası, Ялта яйласы) estas monta masivo (altebenaĵo), parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La altebenaĵo ĉirkaŭas la ĉemaran valon, en kiu troviĝas la urbo Jalto. La plej facile videbla pinto de la altebenaĵo estas la monto Lapata (1406,1 m.), tamen, ekzistas ankaŭ la sennomaj pintoj, altaj je ĉirkaŭ 1430 m. La pinton Kemalegereko, kiu situas sur la kresto, iom deflankigxanta de la altebenajxo al nordo, oni povas konsideri la plej alta punkto de la Jalta altebenajxo.

Jalta altebenaĵo
Jalta altebenaĵo (la fora pinto iom dekstre de la centro estas Kemalegereko).
Jalta altebenaĵo (la fora pinto iom dekstre de la centro estas Kemalegereko).
montara sistemo
Alteco 1 529,5 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 33′ N, 34° 8′ O (mapo)44.55444444444434.135833333333Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 8′ O (mapo) f4
Jalta altebenaĵo (Krimeo)
Jalta altebenaĵo (Krimeo)
DEC
Jalta altebenaĵo
Jalta altebenaĵo
Situo de Jalta altebenaĵo
Map
Jalta altebenaĵo
vdr

La altebenaĵo prezentas iom malglatan surfacon, kovritan de herbejoj kaj negrandaj arbaretoj (pinaj kaj juniperaj). La ĉefa konsistiga petro de la ebenaĵo estas kalkoŝtono, sur la ebenaĵo multas karstaj reliefaĵoj (kavernoj). Okcidente la Jalta altebenaĵo najbaras la Ajpetran altebenaĵon, oriente ĝi najbaras la Nikitan altebenaĵon. Ĉe la nordaj randoj de la ebenaĵo troviĝas la monto-kresto Kemalegereko (la kvara plej alta punkto de Krimeo). La altebenaĵo longas ĉirkaŭ 14 kilometrojn kaj larĝas 0,5-1,5 kilometrojn.

Tipa vidaĵo de la Jalta altebenaĵo

La sudaj deklivoj de la altebenaĵo apartenas al la Jalta mont-arbara naturrezervejo.