Frajado estas la sistemo de animala reproduktado laŭ kiu la gepatroj demetas respektive ovojn kaj spermon libere en akvo ĉe akvaj animaloj. Kiel verbo, fraji estas demeti sian frajon[1], tio estas referencas al la procezo liberigi la ovojn kaj la spermon kaj la koncerna materialo estas nomita frajo.[2] Plej akvaj animaloj, escepte ĉe la akvaj mamuloj kaj la reptilioj, reproduktiĝas pere de la procezo frajadi.

Frajo (ovoj) de klaŭnfiŝo. La nigraj punktoj estas la disvolvigantaj okuloj.

Frajado konsistas el reproduktaj ĉeloj (gametoj) de multaj akvobestoj, kelkaj el kiuj iĝas fekundigitaj kaj produktas idaron. La procezo frajadi tipe implicas ke la inoj eligas ovojn (nefekundigitajn ovojn) en akvo, ofte en grandaj kvantoj, dum maskloj samtempe aŭ tute tuje demetas spermatozoojn (laktumo) por fekundi la ovojn.[3][4][5]

Plej fiŝoj reproduktiĝas per frajado, same kiel plej aliaj akvaj animaloj, kiaj la krustuloj kiaj la kraboj kaj la salikokoj, moluskoj kiaj ostroj kaj kalmaroj, ekinodermoj kiaj eĥinoj kaj markukumoj, amfibioj kiaj ranoj kaj salamandroj, akvinsektoj kiaj efemeroj kaj kuloj kaj koraloj, kiuj estas fakte malgrandaj akvaj animaloj — ne plantoj. Oni diras ankaŭ ke fungoj, kiaj ĉapelfungoj, "frajas" blankan, fibrecan materialon kiu formas la kernon el kiuj ili kreskas. Reptilioj (ekz., testudoj) fakte reproduktiĝas sekse.

Estas multaj variaĵoj en la vojo kiel frajado okazas, depende el seksaj diferencoj en anatomio, el kiel la seksoj rilatas unu al alia, el kie kaj kiel la frajo estas liberigita kaj ĉu aŭ kiel la frajo estas poste konservata.

Referencoj redakti

  1. PIV
  2. PIV.- Ovaro de diversaj animaloj, ekz. de fiŝoj k ranoj.
  3. Spawn Fishbase Glossary. Retrieved 3 February 2011.
  4. Spawning Fishbase Glossary. Alirita la 3an de Februaro 2011.
  5. Gametes Fishbase Glossary. Alirita la 3an de Februaro 2011.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti