Tengu

japana legenda monstro

Tengutenguo (japane 天狗, laŭvorte ĉiela hundo) estas fabelaj, petolemaj, supernaturaj estaĵoj en la japana folkloro. Oni rigardas ilin reenkarniĝo de arogantaj kaj orgojlaj homoj.

Tengu
Jokajo
Informoj
vdr
Tengu en desegnaĵo de Hokusai
Elefanto kaj fluganta tenguo en ukijo-presaĵo de Kuniyoshi

Laŭ superstiĉoj, ili estas majstroj de skermado, kiujn instruis la fama Minamoto no Yoshitsune je la batalarto. Ili vivas en montara regiono, en arboj kaj grupe (tial oni ankaŭ nomas ilin montaraj koboldoj). Oni povas rekoni la gvidanton de la tenguoj per ĝia granda nazo, furioza kaj minaca vangomienoj. Ĝi ofte portas ruĝan veston kaj pluman manventumilon.

Ili aperas en la etnografia arto kiel potencaj, ruĝ-nazaj estaĵoj, aŭ kiel malgrandaj, flugilhavaj estaĵoj kun bekformaj buŝoj.

Oni nomis pli frue la eŭropanojn kiel „Tengu“, ĉar - el japana vidpunkto - ili havis tro longan nazon. Hodiaŭ oni uzas la esprimon por „orgojla, altnaza“ homo.