Teniozo estas parazita infekto kaŭzita de tenioj, en homo, aparte de la specioj tenia saginata (sagoforma aŭ bova ternio) kaj tenia solium (porka tenio). Tiuj vermoj estas longaj kaj rubandoformaj. Ĝi estigas epigastran doloron, apetitegon, malfortecon, digestajn perturbojn (lakso ktp.), malgrasiĝon kaj sendormecon. Krome ĝi povas kaŭzi, precipe ĉe infanoj, konvulsiojn kaj epilepsion.

taenia solium