Tequila (Jalisco)

(Alidirektita el Tequila (komunumo))

Tequila estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Tequila (Jalisco). La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 094. La komunumo estas internacie konata, kiel devenloko de la fama meksika trinkaĵo Tekilo.

Tequila
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jalisco
Regiono Valles
Poŝtkodo 46400−46433
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38 534
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°53′N 103°50′U  /  20.883°N, 103.833°U / 20.883; -103.833 (Tequila (Jalisco)) (mapo)
Alto 1 180 m
Areo 1364,14 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Tequila (Jalisco) en Meksiko (Meksiko)
Situo de Tequila (Jalisco) en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Tequila (Jalisco) en Meksiko
Situo de Tequila (Jalisco) en Meksiko
Situo de Tequila (Jalisco) en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tequila Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

Tequila apartenas al la regiono Valles kiu situas en la centro de la subŝato kun limo al la regiono "Centro". Al la regiono Valles entute apartenas 14 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 38534 loĝantojn. El tiuj estis 19050 viroj kaj 19484 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1364,14 km². La meza alteco estas 1180 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 23,2 C. En la komunumo estas 1073,1 mm da precipitaĵo jare.

 
Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.
 
Kampoj de la Agavo

Sociogeografio redakti

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 9641 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 8686 scipovis legi kaj skribi kaj 944 viroj estis analfabetoj. Do 9.79 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 10280 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 9147 sciis legi kaj skribi kaj 1117 virinoj estis analfabetoj. Do 10,87 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Tequila vivis 28395 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 16 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,056 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti