La termografio estas tekniko kiu ebligas determini temperaturojn je distanco sen neceso de fizika kontakto kun la studota celo. La termografio ebligas kapti la infraruĝan radiadon de la elektromagneta spektro, uzante termikajn filmilojn aŭ kameraojn de termovido. Konante datumojn de la kondiĉoj de la medio — humideco kaj temperaturo de la aero, distanco al celo termografiita, montrita temperaturo, incidanta radiado — kaj de la karakteroj de la termografiitaj areoj kiel la elsendeblo, oni povas konverti la radiadan energion detektitan per la kamerao de termovido en valoroj de temperaturoj. En termografio, ĉiu pikselo korespondas kun valoro de mezurado de la radiado; kun valoro de temperaturo. Tiu bildo povas esti difinita kiel radiometria, aŭ termogramo.

Termografio de aŭto, kie oni observas la temperaturojn de ĝiaj partoj.