Terra e Paixão
Terra e Paixão (Tero kaj pasio) estas brazila telenovelo produktita kaj dissendita de TV Globo en 2023.
Terra e Paixão | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Terra e Paixão |
Originala lingvo | portugala lingvo |
Origina lando | Brazilo |
Ĝenro | telenovelo |
Amplekso | |
Daŭro sen reklamoj | 60 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 8 maj. 2023 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La vivon de la instruistino Aline ŝanĝas la murdo de ŝia edzo Samuel fare de la sbiroj de Antônio La Selva, povega kaj timiga terposedanto de la urbo de Suda Mato-Groso nome Nova Primavera. Kvankam ŝi mem neniam estis terkulturisto, Aline sekvas la revon de la murdita edzo transformi sian bienon en enspeziga negoco — helpita de la kuzo de Samuel, nome Jonatas, enamiĝinta de ŝi — kaj tio rezultas en kvereloj kontraŭ La Selva, kiu deziras ekposedi la terojn de Aline.
Rolantoj redakti
- Cauã Reymond - Caio Meirelles La Selva
- Bárbara Reis - Aline Barroso Machado
- Johnny Massaro - Daniel La Selva
- Paulo Lessa - Jonatas dos Santos
- Débora Falabella - Lucinda do Carmo Amorim
- Agatha Moreira - Graça Borghin Junqueira
- Tony Ramos - Antônio La Selva
- Glória Pires - Irene Pinheiro La Selva