Thích Huyền Quang
vjetnama bikŝuo, disidento kaj politika aktivulo
Thích Huyền Quang (naskiĝis la 19-an de septembro 1919 en Bình Định, mortis 88-jara la 5-an de julio 2008) estis vjetnama bikŝuo, do budhisma monaĥo, disidento kaj politika aktivulo. En 2002 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin kaj du kunagantojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.
Thích Huyền Quang | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1919 en Bình Định |
Morto | 5-an de julio 2008 (88-jaraĝa) |
Mortokialo | malsano |
Lingvoj | vjetnama |
Ŝtataneco | Vjetnamio |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo |