The City on the Edge of Forever

The City on the Edge of Forever [La urbo ĉe la rando de eterneco] estas la dudek-oka kaj antaŭlasta epizodo de la unua sezono de Star Trek: The Original Series, usona televidserio. La epizodo havis plurajn verkistojn inkluzive Harlan Ellison, Steven W. Carabatsos, D. C. Fontana, Gene L. Coon kaj fina redakcio de Gene Roddenberry. La epizodo estis reĝisorita fare de Joseph Pevney kaj unue estis elsendita en NBC la 6-an de aprilo 1967.

The City on the Edge of Forever
Star Trek episode • aŭdvida verko • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The City on the Edge of Forever
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6 apr. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Produktisto(j) Gene L. Coon
Scenaro Harlan Ellison • D. C. Fontana • Gene L. Coon
Filmita en Paramount Stage 31 • Mayberry set • Paramount Stage 19 • Paramount Stage 32 • Paramount Stage 32 • 40 Acres
Loko de rakonto Gateway • Nov-Jorko
Muziko de Alexander Courage
Rolantoj John Winston • John Harmon • Howard Culver • Eddie Paskey • William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Joan Collins • Nichelle Nichols • Hal Baylor • David L. Ross • Bartell LaRue • Carey Loftin • Bill Blackburn
Honorigoj Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr
Gene Roddenberry

En la epizodo, post trodrogiĝis, kuracisto Leonard McCoy (DeForest Kelley) vojaĝas reen en la tempo al 20-a jarcento, kaj ŝanĝas historion, Kapitano Kirk (William Shatner) kaj Spock (Leonard Nimoy) lin sekvas por korekti la tempolinion. En tio, Kirk enamiĝas de Edith Keeler (Joan Collins), sed rimarkas, ke por savi sian estontecon, li devas permesi ke ŝi mortos.

La epizodo ricevis ampleksan kritikan aklamon kaj ofte estis deklarata kiel la plej bona epizodo de la tuta franĉizo de rolantoj, ŝatantoj kaj kritikistoj. Elementoj kiel la tragika fino estis reliefigitaj de pluraj recenzistoj. Ĝi gajnis plurajn premiojn, inkluzive la Writers Guild of America Award por plej bona epizoia dramo por televido kaj la Hugo Award por la plej bona drama prezento.